Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Esperanto per instruaj bildoj
Subtitolo:Fremdlingva instruado helpe de bildoj
Aŭtoro(j): GOLDSCHMIDT, Thora
DIETTERLE, Johannes
Eldonejo:Ferdinand Hirt & Sohn Leipzig, 1921 - represo: Partizánske ESPERO, 2016
ISBN:978-80-89366-69-9
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):lernolibro
Nivelo:A2, B1, B2
Celgrupo:internacia
Aĝgrupo:pluraj aĝoj
Aĉeteblo:UEA: 9.00 EUR (sen varimposto)
Lingvo(j):Esperanto
Nia opinio:"36 bildoj kun klariganta teksto, ekzercoj, ekzemploj kaj gravaj aldonoj (fundamenta gramatiko kaj ekzercaro de D-ro Zamenhof, monsistemaj tabeloj kaj esperantaj dokumentoj".

La unuopaj lecionoj komenciĝas per laŭtemaj bildoj kaj sub ili vortolistoj, kun numeritaj vortoj, retroveblaj sur la bildoj.
Tion sekvas la lecionteksto, kiun sekvas la kontroldemandoj.
Fakte la testoj estas "tru-tekstoj" kie la mankantajn erojn anstataŭas ciferoj. La teksto de la leciono, kies bildon ni alŝutis suben komenciĝas tiel ĉi:
Sur nia bildo ni vidas la internaĵon de granda distingita hotelo kun la 1, en kiu estas vigla interkomunikiĝo. 17 kaj 16 malsupreniras la 68, dum la 14 portas la kofrojn kaj 15 postrigardas la vojaĝontojn, tenante la 36 kaj 35 en la mano.
Kreodato:2017-10-13 20:21:31
Lasta redakto:2020-07-27 09:47:01
Montroj:18093
Dosieroj: Elŝutoj de ĉiuj dosieroj sume: 58; Viaj elŝutoj: 0

Interna paĝo  JPG .jpg
Elŝutoj sume: 58
Kreodato: 2017-10-13 21:04:30

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 2; Mezuma noto: 3; | Aldoni propran opinion

2.
GilbertNdih je 2019-08-27 12:42:32

Unue la titolo de la lernolibro stimulas la atenton. La fakto ke la libro baziĝas sur la bildoj en sia maniero instrui estas grava.
La bildoj parolas multon dum la instruado kaj lasas spuron en la cerbumon de la lernanto.

1.
saliko je 2017-12-31 14:30:04    

Ĉarma antikvaĵo. La mondo pluiris. La "Bildvortaro", eldonita de Flandra Esperanto-Ligo estas pli multekosta, sed multe pli ampleksa kaj nuntempa.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.