Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Intelektaj amuzoj
Subtitolo:Lingvaj ludoj en Esperanto
Aŭtoro(j): Tatjana Auderskaja
Eldonejo:Mondial, Novjorko, 2016
ISBN:9781595693228
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):ekzercaro
Nivelo:A2, B1, B2, C1, C2
Celgrupo:internacia
Aĉeteblo:UEA: 15,90 EUR (sen varimposto)
FEL: 15,90 EUR (inkl. la varimposton)
ELNA: 29,90 USD
Lingvo(j):Esperanto
Nia opinio:Teksto el la libro:

Literaj amuzoj, vortaj amuzoj, tekstaj amuzoj, ŝercaj amuzoj, poeziaj amuzoj, krucenigmoj en Esperanto. "Diversaj lingvaj ludoj kaj amuzoj aperas en la gazetaro de Esperanto ekde ĝia naskiĝo. Antaŭnelonge estis eldonitaj serioj de krucenigmoj de Stano Marček, ĉifraĵoj de Nora Caragea... Sed ankoraŭ ne aperis diversflanka libro, kiu provus kunligi sub la sama kovrilo multajn specojn de plej variaj lingvaj amuzoj. Jen la provo. - En tiu ĉi libro estas kunigitaj multaj amuzaj ludoj, de literaj ĝis tekstaj kaj eĉ poeziaj. Iuj estas kreitaj laŭ skemoj jam konataj; aliaj estas inventitaj de la aŭtoro mem; sed ĉiuj estis aprobitaj de esperantista publiko dum iuj komunaj aranĝoj. Ni esperas, ke konatiĝi kun tiu vastega mondo de mensotrejnaj taskoj estas utile por ĉiu esperantisto, ekzercanta sian cerbon por propra plezuro kaj por la utilo kaj disvolviĝo de nia kara lingvo.” - Tatjana Auderskaja

La libron vendas la eldonejo Mondial, ankaŭ amazon.com kaj bol.com.
Kreodato:2018-04-29 16:54:51
Lasta redakto:2018-05-15 20:48:40
Montroj:13766
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 1; Mezuma noto: 0; | Aldoni propran opinion

1.
ClaudeNourmont je 2018-07-23 16:38:37

Partoprenu la koncernan sesion dum la Kleriga Lundo en Lisbono!
Claude

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.