Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:La teorio Nakamura
Subtitolo:Baza rakonto de la kurso ĉe lernu.net
Aŭtoro(j): Löwenstein, Anna
Eldonejo:Espero
ISBN:978-80-89366-89-7
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):legolibro
Nivelo:A1, A2, B1
Celgrupo:internacia
Aĝgrupo:pluraj aĝoj
Aĉeteblo:UEA: 12.00 EUR (sen varimposto)
FEL: 12.50 EUR (inkl. la varimposton)
Lingvo(j):Esperanto
Nia opinio:La libro aĉeteblas kontraŭ 11 eŭroj ĉe la eldonejo ESPERO.
Kreodato:2018-08-14 21:46:23
Lasta redakto:2020-02-18 21:11:07
Montroj:14146
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 3; Mezuma noto: 5; | Aldoni propran opinion

3.
Yentl0Rose je 2023-11-14 20:29:22    

Mi uzis, kaj ĝuis tiun libron. La rakonto estas interesa (pri temp-vojaĝado!), samtempe facile komprenebla kaj atentokaptiga, la ilustraĵoj belaj, kaj aldone, ekzistas ekzercoj libere alireblaj rete, sur Lernu.net. La nivelo de la reta kurso, same al tiu de la libro, progresas iom post iom, do oni ne enuiĝas kaj lernas amuziĝante.

2.
Mao87 je 2023-11-01 14:38:58    

Tre bone strukturita kaj lerniga libro, kiu fariĝas iom post iom pli malfacila. Belegaj, altkvalitaj, buntaj ilustraĵoj. Ĉarma aventuro pri tempo-vojaĝado. La libro estas taŭga kaj rekomendinda por komencantoj, kaj progresas lingve de nivelo A1 ĝis B1. Tamen, eĉ pli spertaj legantoj povas ĝui la atentokaptan scienc-fikcian rakonton.

1.
Lenka je 2023-10-30 09:29:31    

Mi ŝategas la legolibron. Se ĝi estas uzata kun la ekzercoj alireblaj rete, ĝi laŭ mi tre bone funkcias, ĉar la teksto malfaciliĝas iom post iom. Aldone la temo estas interesa, nekutima kaj kaptas la leganton.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.