Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Ni lernu la eŭskan
Subtitolo:Gramatiko kaj ekzercoj
Aŭtoro(j): ARANA, Aitor
JANSEN, Wim
Eldonejo:Eŭska Esperanto-Asocio
ISBN:978-84-15508-72-4
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):ekzercaro, gramatika libro
Nivelo:A1, A2, B1, B2, C1, C2
Celgrupo:internacia
Aĝgrupo:pluraj aĝoj
Aĉeteblo:UEA: 19,80 EUR (sen varimposto)
Nia opinio:Ĉu vi scias kie troviĝas Eŭskio? Ĉu vi scias kia estas la eŭska lingvo?
Pere de tiu ĉi libro vi povas trovi respondojn al la supraj demandoj, kaj eĉ multe pli, ja la lingvon vi nun povas lerni pere de Esperanto. Tio estas unikaĵo, ĉar ĝis nun la lingvo lerneblis nur el libroj en la hispana, franca, angla, germana kaj rumana lingvoj.
La baze gramatika libro konsistas el 33 lecionoj. Ili koncentriĝas je la prezento de la ĉefaj gramatikaj trajtoj de la lingvo. Ĉiu ero prezentas kelkajn bazajn erojn, eksplikas la strukturojn kaj la uzon, kaj poste pere de riĉa serio de la ekzemplofrazoj demonstras la uzadon de la gramatikaĵo.
La libro ne havas klasikajn tesktojn, metodologie elektitajn dialogojn, aŭ ekzercojn, solvendajn kaj kontrolendajn de la lernantoj.
Ni lernu la eŭskan estas priskriba lernilo kun bonaj, facile kompreneblaj klarigoj. Ĝin povas bone uzi interesiĝantoj pri la eŭska lingvo.
La libron la aŭtoro Aitor Arana donacis al nia biblioteko. Dankon.
Kreodato:2018-08-15 11:11:17
Lasta redakto:2018-08-15 11:24:07
Montroj:13165
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 1; Mezuma noto: 0; | Aldoni propran opinion

1.
karelumi je 2021-01-04 13:08:03

Mi gratulas vin kaj dankas vian laboron cele al agnosko, protekto kaj instigo koni iom de tiu mirinda lingvo, simila al neniu alia.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.