Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:En la mondon venis nova lingvo
Subtitolo:Festlibro por la 75-jariĝo de Ulrich Lins
Aŭtoro(j): Gotoo Hitosi (red.)
José Antonio Vergara (red.)
Kimura Goro Christoph (red.)
Eldonejo:Mondial
ISBN:9781595693785
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):eseo - studoj
Nivelo:B2, C1, C2
Celgrupo:internacia
Aĝgrupo:pluraj aĝoj
Aĉeteblo:UEA: 39.00 EUR (sen varimposto)
FEL: 39.00 EUR (inkl. la varimposton)
Lingvo(j):Esperanto
Nia opinio:Pli ol tridek kontribuaĵoj dividitaj en kvar partojn: La suspektinda lingvo, Vivo kaj ago de esperantistoj, spuroj el historiaj procezoj, Ideoj kaj praktikoj pri Esperanto kaj aliaj interlingvoj.
Vidu la detalan enhavtabelon supre, dekstre.

Citaĵo el al eldoneja retejo:
"En tiu ĉi impona volumo aperas la kontribuaĵoj de kolegoj kaj amikoj de D-ro Ulrich Lins okaze de lia 75-a datreveno.
Okupiĝante pri la akademia interŝanĝo inter Germanio kaj aliaj landoj kaj laborante en Tokio sume ĉirkaŭ dek jarojn, D-ro Lins aktivadis en sia profesia kariero interalie por ligi la Okcidenton kaj la Orienton.
Kun doktoreco en moderna historio, li estas sendube la plej elstara figuro en la esplorado de la historio de la Esperanto-movado. Lia ĉefverko, La Danĝera Lingvo, aperis en pluraj versioj foje kun funda reverkado de la teksto kaj estis tradukita en nombro da naciaj lingvoj.
Per ĉi tiu volumo la aŭtoroj de la kontribuaĵoj kaj la redaktoroj deziras esprimi sinceran dankon al la jubileulo pro ĉio, kion li faris dum pli ol kvar jardekoj.
Ulrich Lins ne nur estas elstara historiisto de la Esperanto-movado, sed en sia tuta profesia kaj esperantista vivo li penadis konstrui ponton inter Okcidento kaj Oriento. D-ro Lins havas ligon kun Japanio eĉ pli profundan ol oni scias, kaj enfokusiĝo en tiu aspekto, precipe en fruaj jaroj, donos pli klaran bildon pri la estiĝo de lia ĉefverko La danĝera lingvo en la historia kunteksto.
Ni deziras gratuli lin okaze de lia 75-jariĝo oferante al li ĉi tiun festlibron
."

La libro aĉeteblas ankaŭ ĉe la eldonejo MONDIAL, kontraŭ 40 eŭroj, inklude la sendokostojn.
Kreodato:2018-11-19 09:00:32
Lasta redakto:2019-12-12 09:31:49
Montroj:13473
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 1; Mezuma noto: 4; | Aldoni propran opinion

1.
antonblaziovaha je 2022-10-20 14:33:30    

La prezento de la libro tute vekis mian legemon kaj esperon legi ion bonan, sed ghuste, char la verkon mi ne povas koni antau ol havi au prunti ghin, mankas al mi almenau mallonga citajho el ghi,

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.