Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Metodo 11 - Nouvelle édition 2018
Subtitolo:Méthode d’espéranto pour débutants et faux débutants
Aŭtoro(j): Esperanto-France
Eldonejo:Esperanto-France
ISBN:978-2-9507376-6-3
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):lernolibro
Nivelo:A1, A2
Celgrupo:nacilingva
Aĝgrupo:pluraj aĝoj
Aĉeteblo:
Lingvo(j):Esperanto, franca
Nia opinio:La belaspekta, alloga libreto estas nova, moderna eldonaĵo de la pli frua libro Metodo 11 kiu estas la franca versio de la populara lernilo, konata kiel Zagreba metodo, kreita de Zlatko Tišljar.
La libreto en la pasintaj jaroj vendiĝis en multaj ekzempleroj kaj estis uzata vaste en Francio.
Esperanto-France decidis renovigi la lernilon, kaj pro tiu celo kunlaboris pluraj spertaj instruistoj kaj aktivuloj, profesia artisto. Ili sukcesis krei allogan bazan lernilon, al kiu estas aldonitaj helpiloj, rete atingeblaj, kiel ekzemple gvidlibro por la instruantoj, solvoj de la taskoj kaj apartaj sondosieroj por ĉiuj 10 lecionoj. La sonregistraĵojn oni faris en profesia studio kun modele parolantaj esperantistoj.
La nova versio enhavas plurajn riĉigajn aldonaĵojn, ekz. leksikaĵojn pri la modernaj teknologiaj produktoj kaj atingaĵoj. La leciontekstojn la teamo reviziis, purigis kaj riĉigis.
La nuna versio de la libro enhavas tre allogajn desegnaĵojn, kreitajn de Robin Guinin.
La strukturo de la libro estas simpla: ĉiu el la 10 lecionoj komenciĝas per bildrakonto kiu ebligas leksikan preparon kaj diskutojn pri la temo. Tiun parton sekvas la lernaĵo en formo de dialogo kies komprenon eblas kontroli per serio de demandoj, kaj mallonga ekzerco kaj tradukendaĵoj. La gramatikaĵojn oni klarigas per klaraj ekzemplofrazoj kun traduko al la franca lingvo. La serion de modelaj frazoj sekvas la lecionfina dulingva vortolisto.
Post la 10 lecionoj sekvas la 11a, kiu resumas la lernitajn gramatikaĵojn.
La libreto portas la lernantojn de A1 nivelo, de la komenco, ĝis A2. Oni povas alproprigi ĉ. 500 vortojn kaj bazan gramatikaĵon por plua lernado.
Danke al la solvoj kaj sonmodeloj la lernilo taŭgas ankaŭ por memlernantoj.
Jen la retejo de la lernilo.
La libron eblas aĉeti kontraŭ 9 eŭroj ĉe Esperanto-France

La eldonaĵoĵn Esperanto-France donacis al edukado.net. Dankon.
Kreodato:2019-01-22 19:40:03
Lasta redakto:2019-01-23 01:16:13
Montroj:14118
Dosieroj: Elŝutoj de ĉiuj dosieroj sume: 63; Viaj elŝutoj: 0

interna paĝo  PNG .png
Elŝutoj sume: 34
Kreodato: 2019-01-22 20:35:27

interna paĝo 2  PNG .png
Elŝutoj sume: 29
Kreodato: 2019-01-22 20:35:47

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; Mezuma noto: 0; | Aldoni propran opinion

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.