Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Enkonduke al Ĝenerala Lingvistiko
Aŭtoro(j): ASTORI, Davide
Eldonejo:FEI, 2018
ISBN:9788896582244
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):lingvistika libro
Nivelo:B2, C1, C2
Celgrupo:internacia
Aĝgrupo:pluraj aĝoj
Aĉeteblo:UEA: 33.30 EUR (sen varimposto)
Lingvo(j):Esperanto
Nia opinio:Antaŭparolo
Tiu ĉi volumo naskiĝas el la traduko, reprilaborita, de la miksmetode in-struita kurso de Davide Astori, sub titolo “Fundamentoj de ĝenerala lingvi-stiko” [Fondamenti di linguistica generale, originale itale], ofertita ĉe la Universitato de Parma al la studentoj de la 3a jaro de la studkurso pri Beletro (kiu baldaŭ, oni esperas, proponos apud la lekcioj en la itala kaj en la angla, ankaŭ tiujn en Esperanto) kaj estas publikigita okaze de la lekcioj pri ĝenerala lingvistiko faritaj dum la 85a Itala Esperanto-Kongreso (San Marino, 18-25 aŭgusto 2018).
Tiu ĉi estas, krome, okazo ankaŭ por provizi Esperantujon, mondon kiu havas inter siaj ĉefaj celoj la studon kaj diskuton ĝuste pri lingvistikaj demandoj, per instrumento (se multaj estas la kontribuoj pri la interlingvistika aspekto, pli maloftaj estas tiuj pri ĝenerala lingvistiko) kiu ankoraŭ mankas, almenaŭ en tiu ĉi formo, same kiel por kontribui al la debato por la kreado de specifa fakvortaro, finfine normigita kaj vaste konata, kiu plie potencigu, apud la profundigo kaj la transigo de la enhavo, ankaŭ la lingvon mem.
Oni dankas, pro la traduka laboro, al Massimo Acciaj, Enrico Gaetano Borrello, Enrico Brustolin, Luigia Madella, Carlo Minnaja, Nicola Minnaja, Ivan Orsini, Nicola Ruggiero, pro la kunordigo kaj lingva reviziado al Renato Corsetti, pro la scienca revizio al Fabrizio Angelo Pennacchietti.
Sugestoj kaj komentoj por plibonigo de dua eldono sendeblas al: davide.astori.2@gmail.com

Dorsokovrilo:
Naskiĝinta el la traduko, reprilaborita, de la miksmetode instruita kurso, sub titolo “Fundamentoj de ĝenerala lingvistiko”, ofertita ĉe la Universitato de Parma al la studentoj de la 3-a jaro de la studkurso pri Beletro, tiu ĉi volumo, publikigita okaze de la lekcioj pri ĝenerala lingvistiko faritaj dum la 85-a Itala Esperanto-Kongreso (San Marino, 18-25 aŭgusto 2018), estas, krome, okazo por provizi Esperantujon, mondon kiu havas inter siaj ĉefaj celoj la studon kaj diskuton ĝuste pri lingvistikaj demandoj, per instrumento (se multaj estas la kontribuoj pri la interlingvistika aspekto, pli maloftaj estas tiuj pri ĝenerala lingvistiko) kiu ankoraŭ mankas, almenaŭ en tiu ĉi formo, same kiel por kontribui al la debato por la kreado de specifa fakvortaro, finfine normigita kaj vaste konata, kiu plie potencigu, apud la profundigo kaj la transigo de la enhavo, ankaŭ la lingvon mem.

Davide Astori, magistreco pri Beletro je klasika orientiĝo, dok-toreco pri romanidaj lingvoj (LMU–Munkeno), diplomo pri pa-leografio (Ŝtata Arkivo de Parmo), ĵurnalisto, estas, ekde 2015, asociita profesoro pri ‘Ĝenerala Lingvistiko’ kaj ‘Sanskrito’ ĉe la Universitato de la Studoj de Parmo (Italio). Inter liaj ĉefaj interesoj substrekindas: kontakto inter lingvoj kaj kulturoj, semidaj lingvoj, tradukscienco, lingvoj kaj mondkonceptoj, lingvaj kaj sociaj minoritatoj, soci-lingvistikaj aspektoj de naciaj identecoj. Specife pri la lingvo internacia li nombras pli ol 30 sciencajn publikaĵojn. Ekde 1999 li prelegis multfoje, en fakaj konferencoj kaj komunikadoj, en Italujo kaj eksterlande. Jam konsiliano de IEJ (enjunece) kaj poste estrarano (kaj vicprezidanto) de FEI, li estas la organizanto de la Premio “Canuto” por la plej bona doktora disertacio pri interlingvistikaj kaj esperantologiaj temaroj (ĉi-jare oni festas la ix-an eldonon), kaj li sekvis dum la lastaj jaroj, kiel referanto, dok-torigajn tezojn pri temoj rilataj al Interlingvistiko kaj Esperantologio: okaze de la V-a fojo de la Premio, li kuratelis la volumon La Premio «G. Canuto» por magistriĝa disertacio pri Interlingvistiko kaj Esperantologio. Kvin jaroj da (inter)lingvistikaj pliprofundigoj en Parma, FEI, Milano 2014. Kun la eseo “La Zamenhofa revo inter lingvistika kaj religia planado: interpopola dialogo kaj tut-monda interkompreno per Esperanto kaj Homaranismo” li gajnis la (unuan) Premion “Luigi Minnaja” de la Belartaj Konkursoj de UEA 2011 (la prelego estas aŭdebla ĉe http://www.youtube.com/watch?v=stW8V1AZ-VM).
Li gajnis la Premion “Maŭro La Torre” 2015 (de ILEI) per la esplor-laboro “La tradukoj de Pinokjo: kiel evoluis Esperanto inter 1930 kaj 2003”.
Kreodato:2019-02-21 09:56:14
Lasta redakto:2019-02-21 10:20:15
Montroj:14692
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 1; Mezuma noto: 4; | Aldoni propran opinion

1.
ocxjogucxjo je 2020-10-20 14:16:13    

Estante amiko kaj samurbano (ja samideano) de Davide, mi povus ŝajni iom komplezema al li, tamen leginte tiun verkon mi taksis ghin vere utila, ghi povas kontentigi multajn scivolemojn rilate al demando: kio estas lingvoj? Ghuste inter e-istoj facile troveblas poliglotoj. Chiu progresinta e-isto, laù mi, estu ech iom lingvisto. Pro tio mi konsilas legi tiun verkon.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.