Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Esperanto para principiantes
Aŭtoro(j): SARTORATO, Aloísio
Eldonejo:Brasília, 2008 (9a eld)
ISBN:978-85-88913-07-3
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):lernolibro
Nivelo:A1, A2
Celgrupo:nacilingva
Aĝgrupo:pluraj aĝoj
Aĉeteblo:UEA: 7.20 EUR (sen varimposto)
Lingvo(j):portugala
Nia opinio:La libro naskiĝis antaŭ jardekoj, en tempo, kiam mankis moderna metodo por elementa instruado en klasoj: la tiam uzataj metodoj estis vere tre malnovmodaj. La aŭtoro mem, kiu estis sindediĉa instruanto, suferis pro tiu manko, kaj decidis do produkti sian propran lernolibron, surbaze de simplaj reguloj: nelonga gramatika klarigo, tekstoj por legado kaj tradukado, demandoj kaj respondoj, simplaj ekzercoj. La tekstoj temis pri ĉiutagaj aferoj, la tuta materialo sekvis taŭgan ordon de kreskanta komplekseco, tiel, ke oni proponis sufiĉe da kono por tiu nivelo. La granda avantaĝo de la metodo, kiu eble helpis ĝian popularigon en Brazilo estas, ke eĉ neprofesiaj instruistoj povas uzi ĝin kun relativa facileco. Ĝi atingis grandan diskoniĝon en Brazilo, kiam Brazila Esperanto-Ligo eldonis ĝin kiel “sian kvazaŭoficialan” metodon, kun pli belaj grafika aranĝo kaj ilustraĵoj. Poste oni produktis ankaŭ sonmaterialon de tiu metodo, kiu estas disponebla en la butiko de Brazila Esperanto-Ligo.
Kreodato:2019-03-19 08:38:26
Lasta redakto:2019-12-12 22:39:27
Montroj:16103
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; Mezuma noto: 0; | Aldoni propran opinion

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.