Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:PIV-ido
Subtitolo:Vasta vortaro/Uitgebreid woordenboek
Esperanto-Nederlands
Aŭtoro(j): DESMET', Petro
MOERBEEK, Rob (Kontribuinto)
Eldonejo:Fladra Esperanto-Ligo, 2020
ISBN:978-90-77066-65-2
Akireblo:aĉetebla
Celgrupo:nacilingva
Aĝgrupo:pluraj aĝoj
Aĉeteblo:UEA: 55,80 EUR (sen varimposto)
FEL: 59,00 EUR (inkl. la varimposton)
Lingvo(j):Esperanto, nederlanda
Nia opinio:Esperanta-nederlanda vortaro, kiu enhavas ĉiujn kapvortojn el PIV, kun tradukoj/klarigoj en Esperanto.
Filmeto, kie la redaktoro Petro Desmet' prezentas la verkon.

Citaĵo el la prezento de la Retbutiko de FEL:
" La Vasta vortaro Esperanto-nederlanda havas kiel subtitolon „PIV-ido”, ĉar ĝi enhavas ĉiujn kapvortojn el PIV, kun la ĝusta nederlanda traduko. Eĉ pli, ĝi enhavas amason da utilaj kaj bezonataj kunmetaĵoj. Dum 18 jaroj preskaŭ ne pasis unu tago sen ke aldoniĝis kelkaj vortoj, ofte el la ĉiutaga vivo, al la vortaro. Ĉu vi scias, kio estas ŝutrotenilo, ŝutrofiksilo? Se vi konas la vorton ŝutro, vi verŝajne povos imagi. Ĉu vi scias, ke en la nederlanda ĝi nomiĝas ‘luikhouder’ aŭ ‘luikensoldaat(je)’? Ĉu vi scias, ke aĉaro en la nederlanda estas ‘atjar’? Ke ĉopsuo en la nederlanda skribiĝas ‘tjaptjoi’? Se vi ne scias, la vortaro instruos al vi.
La vortaro donas ankoraŭ multe pli. Se vi trovis, eble hazarde, ke por indiki ke io, kion oni senpacience atendas, ne jam realiĝis, oni en Esperanto diras: ĝi ankoraŭ ŝvebas ... vi ankaŭ tre klare estos direktata al deko da aliaj PIV-aj Esperanto-esprimoj, kiuj havas la saman sencon."
Kreodato:2020-10-13 16:00:17
Lasta redakto:2020-10-14 12:53:48
Montroj:10609
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 1; Mezuma noto: 0; | Aldoni propran opinion

1.
Ahmad je 2020-11-14 07:40:00

Dankon pro la prezentado.
En la unuaj linioj ĉu ne devus esti: "...kun tradukoj en la nederlanda (anstataŭ Esperanto)"?
Radankon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.