Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Metodo 11 - Nouvelle édition 2020
Subtitolo:Méthode d’espéranto pour débutants et faux débutants
Aŭtoro(j): Esperanto-France
Eldonejo:Esperanto-France, 2020
ISBN:978-2-9507376-7-0
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):legolibro
Nivelo:A1, A2
Celgrupo:nacilingva
Aĝgrupo:pluraj aĝoj
Aĉeteblo:
Lingvo(j):Esperanto, franca
Nia opinio:Gvidlibro por instruantoj kun metodikaj konsiloj
Konsiloj por lernantoj, kune kun la solvoj de la ekzercoj.
La paĝo de la libro, kie elŝuteblas ankaŭ la sondosieroj

Esperanto France denove eldonis la lernilon, Metodo 11, kiu estas la franca versio de la populara lernilo, konata kiel Zagreba metodo, kreita de Zlatko Tišljar kaj lia teamo.
La ĵus antaŭa, nova eldono de 2018, vendiĝis en multaj ekzempleroj kaj estis uzata vaste en Francio.
Por la nova versio la teamo efektivigis plurajn ŝanĝojn, kaj lingve kontroligis ĝin ankaŭ al la sekcio de Lerniloj de la Akademio de Esperanto.
Tiel eblas diri, ke por la aperigo de la belaspekta kaj moderna lernilo por komencantoj kunlaboris pluraj spertaj instruistoj kaj aktivuloj, lingvaj aŭtoritatoj kaj profesia artisto. Ili sukcesis krei allogan bazan lernilon, al kiu estas aldonitaj helpiloj, rete atingeblaj, kiel ekzemple gvidlibro por la instruantoj, solvoj de la taskoj kaj apartaj sondosieroj por ĉiuj 10 lecionoj. La sonregistraĵojn oni faris en profesia studio kun modele parolantaj esperantistoj.

La nova versio enhavas plurajn riĉigajn aldonaĵojn, ekz. leksikaĵojn pri la modernaj teknologiaj produktoj kaj atingaĵoj.
La nuna versio de la libro enhavas tre allogajn desegnaĵojn, kreitajn de Robin Guinin.
La strukturo de la libro estas simpla: ĉiu el la 10 lecionoj komenciĝas per bildrakonto kiu ebligas leksikan preparon kaj diskutojn pri la temo. Tiun parton sekvas la lernaĵo en formo de dialogo, kies komprenon eblas kontroli per serio de demandoj. EStis aldonitaj mallonga ekzerco kaj tradukendaĵoj. La gramatikaĵojn oni klarigas per klaraj ekzemplofrazoj kun traduko al la franca lingvo. La serion de modelaj frazoj sekvas la lecionfina dulingva vortolisto.

Post la 10 lecionoj sekvas la 11a, kiu resumas la lernitajn gramatikaĵojn pere de teksto, letero de japana juna samideano, kiu interesiĝas pri Francio. Do, tute natura, reala situacio, praktika materialo.
La libreto portas la lernantojn de A1 nivelo, de la komenco, ĝis A2. Oni povas alproprigi ĉ. 500 vortojn kaj bazan gramatikaĵon por plua lernado.
Apartan valoron donas al la lernilo, ke Esperanto France plene subtenas kaj la instruantojn kaj la lernantojn per la malalta prezo de la libro kaj pere de koncerna paĝo, kie estas disponigata ĉiutipa helpo al la koncernuloj.

Gratulojn al ĉiuj kunlaborintoj kaj bonan uzon de la libro.
Kreodato:2020-10-14 12:37:48
Lasta redakto:2023-05-28 22:43:07
Montroj:8929
Dosieroj: Elŝutoj de ĉiuj dosieroj sume: 75; Viaj elŝutoj: 0

Specimeno 1  PNG .png
Elŝutoj sume: 33
Kreodato: 2020-10-14 12:38:44

Specimeno 2  PNG .png
Elŝutoj sume: 20
Kreodato: 2020-10-14 12:39:00

Specimeno 3  PNG .png
Elŝutoj sume: 22
Kreodato: 2020-10-14 12:39:15

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; Mezuma noto: 0; | Aldoni propran opinion

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.