Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:PMEG 2020
Subtitolo:Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko
Aŭtoro(j): WENNERGREN, Bertilo
Eldonejo:La Ranetoj
ISBN:978-91-970515-3-8
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):gramatika libro
Nivelo:B1, B2, C1, C2
Celgrupo:internacia
Aĝgrupo:pluraj aĝoj
Aĉeteblo:
Lingvo(j):Esperanto
Nia opinio:Nun la libro mendeblas kontraŭ 38 eŭroj plus sendokostoj ĉi tie: https://pmeg.ikso.net/mendi/
Teksto el la mendilo: https://pmeg.ikso.net/
"PMEG – la verko pri la Esperanto-gramatiko, kiu devas ne manki en via libroŝranko!
La Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko (PMEG) estas verko por ordinaraj esperantistoj, kiuj volas detale studi la gramatikon, vortfaradon, skribon kaj elparolon de la Internacia Lingvo.

PMEG estas unuavice praktika lernilo, ne teoria verko por lingvistoj. Ĝi provas klarigi la lingvon en facila maniero – kaj la plej bazajn aferojn, kaj tre specialajn detalojn. Ĝi uzas por helpi al la klarigoj abundon da ekzemploj, inter kiuj estas multege da ekzemploj el la Fundamento kaj la verkaro de Zamenhof.

PMEG traktas kaj modernan kaj klasikan lingvouzon. Esence PMEG estas konservema verko, kiu multloke defendas la Fundamentan kaj Zamenhofan lingvaĵon kontraŭ diversaj reformemaj ideoj kaj uzoj, sed ĝi ankaŭ prezentas modernajn uzojn kaj evoluojn, eĉ tiajn, kiujn iuj eble opinias tro drastaj.

Kio estas nova en ĉi tiu eldono? Respondas la aŭtoro
La nova eldono de PMEG – sub la nomo PMEG 2020 – estas profunde tralaborita eldono. En preskaŭ ĉiu sekcio mi faris korektojn aŭ kompletigojn, aŭ prilaboris la prezenton por ke ĝi estu pli klara. Mi aldonis multegajn novajn ekzemplojn, kaj ankaŭ ialoke forigis iujn ekzemplojn superfluajn. Iuj gravaj sekcioj estas preskaŭ tute reverkitaj laŭ novaj eltrovoj kaj ideoj. Multfoje okazis, ke demandoj, kiuj estis senditaj al mi, igis min aldoni novajn klarigojn al PMEG. Kaj mi aldonis tute novan ĉapitron “Pri la gramatikaj terminoj en PMEG”.

La ŝanĝoj estas ege tro multaj por ke mi povu ilin komplete prezenti. En la TTT-ejo de PMEG ekzistas listo de multaj el la plej menciindaj eroj, sed eĉ tiu listo montras nur etan onon el la ŝanĝoj. Mi povas ĉi tie nur mencii kelketajn specimenojn:

En la klarigoj pri vortfarado per A-finaĵo mi tute ŝanĝis la gravan sekcion pri “Aga radiko sed eca signifo”. Antaŭe mi tie defendis la uzon de ekz. “korekta” kun la senco “senerara, ĝusta”. Nun mi anstataŭe aliĝis al la kritiko de tia uzo.
Mi prilaboris, kompletigis kaj vastigis la sekcion pri komparaj esprimoj kun “kiel” kaj “ol”.
Mi prilaboris la klarigojn pri “Si en kompleksaj frazoj” aldonante plurajn novajn subsekciojn kun gravaj kompletigoj.
Mi aldonis multe pli da Zamenhofaj ekzemploj. En multaj lokoj mi anstataŭigis elpensitajn ekzemplojn per aŭtentikaj Zamenhofaĵoj.
Mi kompletigis la klarigojn pri la GE interalie aldonante sekcion pri “Modernaj komprenoj pri seksa varieco”.
Mi sufiĉe profunde prilaboris kaj kompletigis la sekcion pri “Seksa signifo de O-vortoj”.
En la ĉapitro pri pronomoj mi aldonis klarigojn pri “ĝiismo” (uzado de ”ĝi” por homoj). Kaj mi tie kreis apartan sekcion pri la neoficialaj pronomoj “ri” kaj “ria”.
Mi tute refaris la alfabetan indekson. Ĝi estas nun pli kompleta kaj pli preciza."

Vi povas trovi la retan version de la libro ĉi tie: https://bertilow.com/pmeg/
Kreodato:2020-11-20 20:22:59
Lasta redakto:2020-11-20 20:40:17
Montroj:9945
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; Mezuma noto: 0; | Aldoni propran opinion

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.