Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Manlibro pri instruado de Esperanto (4a eldono)
Subtitolo:Kvara reverkita kaj ampleksigita eldono
Aŭtoro(j): Katalin KOVATS (red)
Eldonejo:ILEI, E@I kaj Fondaĵo Edukado.net
ISBN:978-80-99902-34-4
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):metodika libro
Nivelo:B2, C1, C2
Celgrupo:internacia
Aĝgrupo:plenkreskuloj
Aĉeteblo:UEA: 19.80 EUR (sen varimposto)
FEL: 18.50 EUR (inkl. la varimposton)
Lingvo(j):Esperanto
Nia opinio:Por mendi la libron vidu la koncernan Manlibro-paĝon.

Enkonduko:
1.1 Pri la Manlibro
La unua versio de la Manlibro estis kreita kadre de ‘Flugiloj de Malfacila Vento’, projekto por plivastigi kaj subteni instruadon de Esperanto inter junuloj.
Ĝin lanĉis en 2004 Hokan Lundberg, tiama estrarano de ILEI pri junulara agado.
La laborformo de la kreado estis reta, bazita je ‘vikia redaktado’, kaj ĝin partoprenis internacia teamo kun deko da spertuloj pri metodiko kaj instruado.
Nommallongigoj indikas la aŭtorojn de la unuopaj partoj, la solvojn de la sigloj vi trovas komence de la libro. Stefan MacGill redaktis la unuan elŝuteblan PDF-version.
Ekde la dua versio la materialo aperis en libroformo, kaj ties redaktadon, kun multaj renovigoj kaj kompletigoj faris Katalin Kováts. Antaŭ la nuna, signife ŝanĝita kaj aktualigita versio, la libro estis eldonita 4 fojojn: en 2003, dufoje en 2005 kaj en 2009, en kvanto de sume 2000 ekzempleroj. Ekde la jaro 2018 la libro praktike ne plu troveblas en la merkato. Kaj pro la elĉerpiĝo kaj pro la multaj novaĵoj en la lernado de Esperanto, kiuj okazis en la pasintaj 10 jaroj, ILEI kaj E@I decidis reredaktigi kaj denove eldoni la libron. La novan version redaktis denove Katalin Kováts, kun la helpo de la zorge provlegintaj kolegoj: Robert Bogenschneider, Ivan Colling, Paweł Fischer-Kotowski, Malcolm Jones, Rita de Moraes, Mogens Rude Andersen kaj Viktoro Solé.
La aŭtoroj kaj kunlaborintoj esperis krei utilan ilon, helpe de kiu instruemuloj povas ricevi helpon por ekinstrui la internacian lingvon.
La celoj de la libro estas:
■ plibonigi organizadon kaj gvidadon de Esperanto-kursoj helpe de trejnseminarioj kaj de ĉi tiu manlibro;
■ starigo de kontaktreto / komunumo;
■ altigi la lingvonivelon de junaj Esperanto-parolantoj per perfektigaj kursoj kaj ekzamenoj;
■ iom post iom grandigi la nombron de junaj Esperanto-parolantoj per kursoj, nova materialo kaj ‘multobliga efiko’.
La celgrupon konsistigas ĉefe junaj instruantoj kaj instruemuloj de Esperanto, kiuj volas altigi sian lingvonivelon aŭ ekinstrui Esperanton.

Kiel uzi la Manlibron?
Pleje gravas atenteme tralegi ĝin, fari notojn pensante ĉiam pri tio, kiuj estas la partoj, kiuj donas al vi praktikan helpon, konsiderindajn konsilojn kaj aron da provindaj ideoj. La enhavon ne necesas parkere lerni, sufiĉas memori,kion kie vi povas trovi en la libro okaze de bezono.
En la materialo ni celis doni sisteman trarigardon kun bazaj konoj kaj informoj pri la ‘instruarto’. La tekstojn ni kompletigis kun informoj rilataj al Esperanto-instruado kaj lernado, indikante pliajn fontojn kaj legindajn materialojn, troveblajn en la librofina Apendico aŭ en aliaj lokoj.
Ĉe multaj ĉapitrofinoj troveblas demandoj kaj taskoj, kiuj celas parte konsciigon pri la legitaĵoj, parte ili estas konkretaj taskoj por partoprenantoj de metodikaj trejnseminarioj.
Ni mencias, ke ni ne konsideras la libron finita verko kaj planas krei ankaŭ ĝian retan version, por ke ni povu aldoni pli da kompletigaj materialoj kaj por ke eblu ĉiam aktualigi la enhavon per novaj informoj kaj materialoj. En ties kolektado ankaŭ vi povas helpi.

La redaktoro bonvenigas viajn kontribuaĵojn kaj sugestojn ĉe la adreso
redaktanto@edukado.net.

En la nomo de la kunlaborinta teamo deziras al vi fruktodonan trejniĝon kaj sukcesan instrukarieron:
Katalin Kováts — redaktinto
Hago, Nederlando, la 30-an de septembro 2020.
Recenzoj:Bv. legi la opinion de kelkaj pri la libro en la mendilo
Kreodato:2020-12-06 16:14:22
Lasta redakto:2022-01-06 09:43:40
Montroj:13091
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 7; Mezuma noto: 5; | Aldoni propran opinion

7.
MaggyMaggy je 2021-08-29 06:41:24    

Kara Katalin,
Via verko "Manlibro pri instruado de Esperanto" havas grandan valoron por nia movado. Ĝi estas vere rekomendenda. Plie, dank'al la multnombraj prelegoj kaj ankoraŭ pli al la tre utilaj seminarioj, mia scio pri instruado de Esperanto kaj pri Esperantujo multe riĉiĝis. Vi montris la bonan vojon por esti pli efika. Restas nun al ni APLIKI!
Grandan dankon Katalin.
Maggy Combot

6.
mojo je 2021-05-01 13:17:01    

Jen finfine la sopirata nova eldono de Manlibro pri Instruado de Esperanto. Laborante kiel provleganto de la teksto, mi profunde konatiĝis kun ĝia enhavo. Rezulte mi povas certigi, ke la verko utilos al ĉiuj, ne nur jamaj aŭ estontaj instruistoj de la lingvo, sed ankaŭ al neprofesiaj instruemuloj aŭ grupgvidantoj. Kolektinte la spertojn de plurnacia kontribuintaro, ĝia riĉega enhavo prezentas amason da saĝaj konsiloj kaj pensinstigoj pri metodoj, materialoj kaj multo alia. Nepre havinda, leginda, studinda – por helpi prepari ontajn generaciojn de sukcesaj Esperanto-parolantoj!

5.
MargaretZZ je 2021-05-01 09:26:31    

Mirinda laboro, dankon kaj gratulojn ! Riĉa kaj perfekte strukurita ilo! Estas plezuro studadi ĝin.

4.
Karina je 2021-05-01 08:35:03    

Kiam mi partoprenis en Instruista Trejnado en Poznano, mi studis sub la gvido de pluraj homoj, kiuj verkis artikolojn por tiu ĉi libro. La spertoj, kiujn mi akiris, certe helpas min ankaŭ nun, kiam mi instruas la portugalan lingvon en Sud-Koreio. Esperantujo estas bonega loko por lerni, kiel instrui lingvojn al personoj el aliaj landoj, kaj oni povas poste uzi tiujn spertojn ankaŭ por instrui aliajn lingvojn, ne nur Esperanton.

3.
Sylvain je 2021-05-01 08:25:56    

En tiu ĉi libro kuŝas litroj da ŝvito de fakulo, kubmetroj da inspiro, centoj de tralaboritaj noktaj horoj kaj ĉiuj telerlavadoj dum tuta jaro, kiujn mi faris por liberigi tempon al la aŭtorino… Do valorigu ĝin! Mi, kiel instruisto de la franca, jam nun ĉerpis el ĝi teoriajn konojn kaj ideojn kaj atendas la momenton teni la tutan verkon en miaj manoj.

2.
Patrick75 je 2021-01-05 18:03:14    

Grandega kaj mirinda laboro! La nova eldono entenas multajn valorajn informojn: aplikaĵojn, programojn, tabelojn, listojn pri rekomendataj verkoj, lernilojn kun indiko de KER-nivelo, organizaĵojn, institutojn ktp. Nemalhavebla ilo por ĉiu instruanto, instruisto, lingvopedagogo. La libro moderne kaj alloge aspektas. Tre utilaj estas la testoj!

1.
leandro_abrahao je 2020-12-09 20:38:53    

La pasintan eldonon mi plezure tralegis! Mi tre ĝojas pri la nova! Mi mendis bitan version. Nuntempe mi kunlaboras kun teamo, kiu en Brazilo ellaboras lernoprogramon (kursaron) de Esperanto... la Manlibro certe estos ege utila! Gratulojn al ĉiuj redaktintoj!

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.