Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Gerda malaperis!
Subtitolo:Lingvo-instrua romaneto
Aŭtoro(j): PIRON, Claude
Eldonejo:Fonto, 1983.
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):legolibro
Nivelo:B2
Celgrupo:internacia
Aĝgrupo:nedifinita
Aĉeteblo:UEA: 3,90 EUR (sen varimposto)
FEL: 4,30 EUR (inkl. la varimposton)
ELNA: 4,30 USD
Nia opinio:La krim-romaneto povas doni la unuan sukceson en la lingvolernado por la komencintoj. Ĝi povas servi ne nur kiel simpla legaĵo, sed kun la aparte eldonita ekzercaro ankaŭ kiel bona kursmaterialo. En la nederlanda kaj angla lingvoj aĉeteblas aparta vortlisto por la verko.
Vidu ankaŭ la eldonitajn KoDojn.Por sekvi kurson Ikurso pri Gerda troveblas en la reto.
Ankaŭ ĉe lernu.net vi povas studi la lingvon pere de la materialo.
Alian lerneblon en esperanto (kun enkonduko en pli ol dek lingvoj) vi trovas ĉe La Gerda-kurso en la reto.
La romaneto kun aldonaj demandoj elŝuteblas ankaŭ en PDF-formato.
Tre bone uzeblas la kompletiga legolibro de la sama aŭtoro Lasu min paroli plu!.
Kreodato:2005-07-08 19:16:35
Lasta redakto:2008-01-24 01:53:34
Montroj:74132
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 10; Mezuma noto: 4.3; | Aldoni propran opinion

10.
Germana Esperanto-Junularo je 2005-06-24 21:34:54    

La libro haveblas ankaŭ ĉe Germana Esperanto-Junularo (Einbecker Str. 36, 10317 Berlin, Germanio) por 2,50 EUR. Krome haveblas germana vortlisto (1,50 EUR) kaj instruilaro (4,00 EUR). Aldoniĝas la sendokostoj. - Krome ekzistas vortlistoj por dek pliaj lingvoj - kelkaj en presita formo (demandu nin) kaj kelkaj rete (vidu ĉe ).

9.
Felipe CASTRO je 2004-12-10 19:22:13    

Tre bona kiel instiga libro por komencintoj. La historio estas iomete amuza kaj iom logas nian scivolemo. Sed la reripeto de iuj frazoj aŭ vortoj estas iom ĝena, malgraŭ la instruigan aŭ memorigan celon. Mi ne taksas ĝin bona por plenkreskuloj. Nur junoj multe ŝatas la historio, laŭ mia opinio. Jes, mi estas malplaĉulo!

8.
luiz portella je 2004-12-09 02:16:39    

Ĉi tiu estas la malplej malbona libro de Piron. Ĝi estas legebla kaj utila por komencanto. Mi supozas, ke ĝi estas la plej legata E-a libro, ĉu mi missupozas?

7.
Alain Delmotte je 2004-09-16 16:19:54    

Tre bona; mi uzas ĝin kiel praktikilo post kurso. Eble mi uzos ĝin rekte kiel instruilo. Kaj la lingvo estas bonega.

6.
Boris Kolker je 2003-03-23 05:56:36    

Brila verko por komencintoj, uzata ankaŭ por daŭriga kurso. Mi varme rekomendas ĝin trastudi al tiuj, kiuj finis elementan kurson kaj intencas legi aŭ studi la libron "Vojaĝo en Esperanto-lando. Perfektiga kurso de Esperanto kaj Gvidlibro pri la Esperanta kulturo."

5.
Marc Bavant je 2002-10-03 01:49:07    

Estas malfacile aldoni al la jamaj laŭdoj. Jes, mi uzas tiun kurson kun grandega sukceso ĉe retlernantoj. La akompana libro "Vere aŭ fantazie" estas mirinda.

4.
Pálma Csiszár je 2002-06-29 04:41:36    

Gerda, tre bona materialo, atentokapta, laŭgrada.

3.
Petra Smidéliusz je 2002-04-30 13:28:29    

La libro estas bonega, mi komencis legigi ĝin al iu, kiu antaŭ kelkaj monatoj eklernis la lingvon kaj iom perdis la entuziasmon, sed danke al la libro ŝi tuj regajnis ĝin! Ŝi tre ĝuis, ke ŝi legis veran romanon kun interesa enhavo.

2.
Hokan Lundberg je 2002-01-10 21:38:00    

Piron kiel chiam bele ludas kun la lingvo en inspira kaj lerniga maniero. Miasperte la libro tamen povas esti iom konfuziga por komencentoj. Sed por komencintoj ghi estas neprajho!

1.
Mónika Molnár je 2001-12-17 19:12:13    

Ĝi estas vere bone konstruita instrucela materialo. La lernantoj vere ĝuas ĝian legadon kaj fieras pri tio, ke jam post iom da lernado ili legas (kaj komprenas!) romaneton. Estas tre bona ideo ankaŭ ĝia retpaĝa versio kun la akompanaj taskoj. Gratulon al la aŭtoro!

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.