Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Ĉu vi aŭdis, ke...
Subtitolo:Komprenekzercoj, mezgrada lingvonivelo
Aŭtoro(j): SMIDÉLIUSZ, Katalin
Eldonejo:Sabatejo, 1997. (3a eld.)
ISBN:963 550 138 2
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):kasedo+libro
Nivelo:B2
Celgrupo:internacia
Aĝgrupo:nedifinita
Aĉeteblo:UEA: 16,50 EUR (sen varimposto)
FEL: 17,11 EUR (inkl. la varimposton)
ELNA: 17,40 USD
Lingvo(j):Esperanto
Nia opinio:Utila materialo por evoluigi la komprenkapablon;interesaj, ofte humuraj tekstoj pri strangaĵoj. Ruzaj demandoj, variaj ekzercoj. Bonkvalita sonmaterialo, kun klara prononco de diverslingvaj parolantoj. Legu la antaŭparolon por bone uzi la libron!En nia LERNILOTEKO vi trovas specimenojn el la libro. Vidu adaptitajn ekzercojn en esperanto, en la franca, germana, hungara, kataluna, pola kaj rusa lingvoj.Nepre vidu la informojn pri la nova eldonaĵo.
Recenzoj:Esperanto, 1995.nov.(p.193.)IPR.,1993/2 (p.24.)Debrecena Bulteno, 1993/aŭg. (p.16-17.) Monato, 1994. januaro (p.23.)
Kreodato:2005-07-08 19:16:35
Lasta redakto:2011-01-08 10:28:38
Montroj:94813
Dosieroj: Elŝutoj de ĉiuj dosieroj sume: 24; Viaj elŝutoj: 0

Interna paĝo  JPG .jpg
Elŝutoj sume: 24
Kreodato: 2010-08-02 15:50:36

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 9; Mezuma noto: 4.89; | Aldoni propran opinion

9.
umea je 2009-02-20 15:55:18    

Tre tauga materialo por ekzerci la lingvon

8.
svetlana aleksandrovna Guŝĉa je 2007-12-05 10:49:27    

Mi auskultas la tekston kun intereso. La teksto
estas komprenebla kaj facila. Tio estas bona ekzercio por apliki sonmaterialoj dum la lecionoj
kaj kontroli komprenkapablojn de la gelernantoj.
Dankon pro via utila laboro.

7.
Péter Tihanyi je 2005-10-03 23:10:33    

La temo estas atentonkapta,ĉar ŝajnis komence nekredebla. Ĝis kiam mi ne klakis sur
ties dokumentaron mi kredis ke ĝi estas fantaziaĵo, elpensita fabelo. sed, ĉar la temo estas interesa sensaciaĵo, la lernantoj kun intereso aŭskultas. La teksto de la temo estas ne malfacila.
Mi havas ĝin ankau sur sonkazedo. sed bonege mi povis aŭdi ĝin per la komputila MP3. La laŭtlego estas klare komprenebla. La temo tial estas taŭga ankaŭ por kontroligi la komprenpovojn de la lernantoj.

6.
Kim KEEBLE je 2005-09-27 02:09:46    

Tre bona ekzerco por progresantoj. Mi esperas uzi g^in multfoje estontece. Gratulon pro via bona laboro.

5.
Petro Tihanyi je 2005-09-07 10:44:45    

Tiu ĉi libron mi jam havas kun kazedo ekde 2-3 jaroj. Ĝi estas bone uzebla por progresantoj en kluba medio. Kiam mi prezentis ĝin en nia klubo, plaĉis al ĉiu. Dum la uzo de la libro povas perfektiĝi, lingve evoluiĝi ankaŭ la komencintoj. Mi proponis al la membroj aĉeti ĝin. Ĉi foje mi gratulas al la verkintino.

4.
Boris Kolker je 2002-09-30 02:59:59    

Mi ĉiam estis konvinkita, ke la plej taŭga maniero por instrui al progresantoj estas uzado de bonkvalitaj beletraj kaj informaj tekstoj. Pri beletraj tekstoj tion bone demonstris Claude Piron. Pri informaj tekstoj tion bone demonstris Katalin Smideliusz. Estas feliĉa ideo surbendigi kaj aŭskultigi tiajn tekstojn en modela prononco kaj presi libroforme diversspecajn testojn pri komprenado. Tia lernilo estas unika en Esperantujo kaj vaste uzinda.

3.
Judit Felszeghy je 2002-06-29 04:50:03    

Tre bona materialo por praktikado, aŭdo-komprenemo. Sola pretendo, ke por uzi la kasedon kaj la libron kiel eble plej frue, necesus pli sentebla laŭgradeco en la materialo.

2.
Pálma Csiszár je 2002-06-29 04:37:11    

Tre bona materialo, foje malfacila pro la vorttrezoro, kaj eksterlandajn voĉojn la lernantoj ofte malpli komprenas. Tamen tre bona por hardiĝi. La hungara lingvoekzameno estas pli facila.

1.
Mónika Molnár je 2002-05-16 05:22:54    

Ĝi estas unu el la plej utilaj materialoj, kiujn mi daŭre uzas. Ĝi estas precipe bone uzebla en la porekzamena prepara fazo. La kontrol-demandoj estas nekredeble ruzaj! Se vi sukcesas respondi ilin sen erari, vi povas ja certi pri via tre bona lingvo-nivelo! Sukcesojn!

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.