Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Kunvojaĝu
Subtitolo:Praktika Esperanto-kurso por studentoj kaj plenkreskuloj
Aŭtoro(j): GUBBINS, Paul
Eldonejo:Edistudio (kun ILEI), 1993.
ISBN:88-7036-050-4
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):lernolibro
Nivelo:A1, A2
Celgrupo:internacia
Aĝgrupo:nedifinita
Aĉeteblo:UEA: 13,50 EUR (sen varimposto)
FEL: 14,85 EUR (inkl. la varimposton)
ELNA: 17,90 USD
Nia opinio:Bone konstruita leksika kaj gramatika materialo, abundaj utilaj (sed kelkfoje jam ne-aktualaj) ĉiutagaĵoj, tekstoj pri la vivo en E-ujo; laborigaj kaj paroligaj ekzercoj, interesa, vivproksima kadrotemo. En 2006 aperis nova eldono de la libro.
Recenzoj:Recenzo, IPR, 1995/4. Esperanto, 1996.febr. (p.27.)
Kreodato:2005-07-08 19:16:35
Lasta redakto:2011-09-07 08:51:25
Montroj:53553
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 4; Mezuma noto: 3.75; | Aldoni propran opinion

4.
Boris Kolker je 2002-07-18 10:33:27    

Iam mi verkis recenzon pri tiu ĉi lernolibro por "Monato". Mi memoras ĝin tre bonkvalita kaj freŝa, kun viveca lingvaĵo. Mi miras, ke ĉi tie ĝi estas traktata kiel por komencantoj. Mi dirus, ke ĝi bone taŭgas por progresantoj.

3.
Mark Fettes je 2002-06-29 15:33:59    

Mi uzis tiun libron en la dua nivelo de NASK (la trisemajna intensa kursaro en Usono) en 1999. Ĝi sukcesis teni la atenton de la kursanoj (temas pri personaj rilatoj de laborantoj en vojaĝoficejo), kaj la ekzercoj estas tre bone elpensitaj, variaj kaj utilaj.

2.
Birke Dockhorn je 2002-05-22 21:40:49    

Mi uzis tiun ĉi lernolibron en 5-taga internacia kurso por komencantoj. Principe mi pensas, ke ĝi taŭgas kiel bona bazo por internacia kurso: ĝi povas doni fadenon por la progreso kaj bone servas por la hejma ripetado kaj ekzercado, krome post la kurso la lernantoj havas ion por plulerni. La enhavo de ĉiu leciono estas bone digestebla kun mallongaj tekstoj kaj ekzercoj kaj multaj ripetoj. Mi tamen preparis multajn aldonajn materialojn, ĉar laŭ mi la libro mem estas iom seka por uzi nur ĝin dum tuta kurso. Ĝi apenaŭ enhavas bildojn kaj en la longa daŭro mankas varioj en la formo de tekstoj kaj ekzercoj, kvankam ĝia relative regula lecionskemo certe havas ankaŭ avantaĝojn. Min persone ĝenas la nerealisma tema enhavo - tamen la lingvaĵoj mem ja estas sufiĉe realismaj - sed ŝajne miaj lernantoj ne ĝeniĝis kaj bone amuziĝis pri kelkaj parolturnoj en la dialogoj.

1.
Manca Turk je 2002-05-07 21:29:56    

Mi lernis esperanton per tiu libro kaj nun mi instruas aliajn homojn per ĝi. Ĝi estas bone farita, multe da ekzercoj, sed mi opinias ke ĝi povus esti pli interesa.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.