Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:ABC-gramatiko de Esperanto
Aŭtoro(j): DAMME Van, E.
VLEMINCK De, Ch.
Eldonejo:FEL, 1994.
ISBN:90-71205-52-5
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):gramatika libro
Nivelo:C1, C2
Celgrupo:internacia
Aĝgrupo:nedifinita
Aĉeteblo:UEA: 28,50 EUR (sen varimposto)
FEL: 29,75 EUR (inkl. la varimposton)
ELNA: 23,20 USD
Nia opinio:Simpla, tamen ampleksa gramatika konsultlibro, kun multaj ekzemploj kaj bonega indekso. Bone uzeblas kun la ABC-mempraktikilo de la samaj aŭtoroj. Tre bona kaj por memlernantoj kaj por kursoj.
Recenzoj:Monato, 1994/11. (p.20-21.)
Kreodato:2005-07-08 19:16:35
Lasta redakto:2014-11-18 11:44:44
Montroj:20737
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 7; Mezuma noto: 4.43; | Aldoni propran opinion

7.
Habtom D. Asfaw je 2010-03-03 14:14:31    

Ĉi tiu retejo estas tre helpema, ĉar Esperanto libroj ne havebla en mia lando.

6.
Iwona Kocieba je 2005-01-22 21:08:36    

Post iom da hezito mi tamen donas kvin stelojn (mi pensis pri 4,5 ;-) ĉar ĝis nun ne aperis iu simila, komparebla libro. La libro enhavas multajn interesajn ekzercojn kaj gramatikajn resumojn (ofte prezentitaj tabelforme). Unu rimarko: la aŭtoroj prezentas foje 'kuraĝajn' solvojn, kiuj estas malpli malofte uzataj ekz. alveni sur la merkato/alveni en la urbo. Plej ofte oni uzas akuzativon en tiuj kazoj sed mi supozas, ke la 'du skoloj' iusence pravas kun siaj argumentoj....do, mi kuraĝus diri: uzu kion vi preferas, sed klopodu argumenti tion. Same pri ata/ita kaj akuzativo post prepozicioj.Tiuspecaj gramatikaĵoj ĉiam diskutigas miajn gelernantojn...Tiu ĉi libro ofte inspiras min prezenti al miaj gekursanoj iun gramatikan temon aù verki ekzercojn. Verdire,ĝi estas aĉetinda libro(mi eĉ dirus aĉetenda) por tiuj, kiuj volas instrui la lingvon aù mem profundigi sian lingvokonon.
Mi ne bone komprenas kelkajn opinidonantojn en edukado.net: foje ili pozitive priskribas la libron/ekzercon kaj tamen donas 'nur' 3 stelojn...
Mian gramatikan ekzercon iu leganto ne havis tempon tralegi! (kaj iom pristudi)....sed tamen li donis 3 stelojn.....Tiu lasta kazo ne estas por mi serioza, kaj samtempe valora pritakso.

5.
Alain Delmotte je 2004-09-16 16:09:02    

Tre bona gramatiko.
Tamen, ĝi ne nur prezentas la Zamenhofan lingvon; ĝi donas grandan apogon al diskutataj aferoj (kiel ita/ata).

4.
Normano-F Legault je 2004-07-15 00:40:07    

Pli modernaj ol aliaj E-o lernolibroj kiujn mi konas, la ABC-Gramatiko kaj la akompananta Gramatika ABC-Mempraktikilo plaĉas al mi (sed malpli la granda formato) pro la multnombraj klaraj ekzemploj, eĉ se oni ne kutimas al alfebeta ordo por lernolibro. Do oni ne tralegas kaj studas ĝin ekde la komenco sed trairas laŭ la elektita ero.

3.
Francisko Lorrain je 2004-07-14 11:13:09    

Tiu verko estas al mi tre utila, precipe kun la akompana ekzercada volumo. Ghi detale traktas chiujn gravajn gramatikajn malfacilajhojn de la lingvo.

La awtoroj defendas tre "puristan" vidpunkton rilate Esperanton, sed ankaw agnoskas la fakton, ke la vivanta Esperanto ne chiam obeas la teoriajn regulojn.

2.
Sylvain Lelarge je 2002-10-16 23:09:56    

Ĝi montriĝis por mi ege valora, kaj por sisteme trastudi la tutan gramatikon kaj por serĉi precizan respondon je la demandoj kiujn mi havis kiel memlernanto

1.
Sylvia Hämäläinen je 2002-07-09 00:34:50    

Ĝis nun la plej bona gramatiko, kiun mi trovis. Oni facile trovas serĉatajn aferojn.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.