Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Subtekste
Subtitolo:Paroligaj kaj perfektigaj ekzercoj
Aŭtoro(j): GUBBINS, Paul
Eldonejo:FEL, 1999.
ISBN:90 71205 78 9
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):ekzercaro
Nivelo:B2
Celgrupo:internacia
Aĝgrupo:nedifinita
Aĉeteblo:UEA: 12,00 EUR (sen varimposto)
FEL: 12,00 EUR (inkl. la varimposton)
ELNA: 15,20 USD
Nia opinio:Bona kolekto de variaj kaj interesaj tekstoj, artikoloj el la revuo Monato. La koncernaj demandoj kaj taskoj devigas la uzanton peni bone kompreni la tekstojn, ebligas ekkoni la vortprovizon de la moderna vivo kaj stimulas ilin al aktiva lingvo-uzo. En la sama tempo la lernanto alkutimiĝas al la legado en esperanto. La elpreneblaj paĝoj ebligas rapidan kopiadon, bonan uzon dumkurse. La laŭgrade aranĝitaj legaĵoj donas materialon ekde la meza nivelo ĝis la progresanta.
Recenzoj:Monato, 1999/dec.
Kreodato:2005-07-08 19:16:35
Lasta redakto:2011-09-07 08:51:13
Montroj:43873
Dosieroj: Elŝutoj de ĉiuj dosieroj sume: 1; Viaj elŝutoj: 0

Interna paĝo  JPG .jpg
Elŝutoj sume: 1
Kreodato: 2010-08-02 15:50:35

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 3; Mezuma noto: 5; | Aldoni propran opinion

3.
Iwona Kocieba je 2005-01-23 11:28:21    

Certe rekomendinda materialo por paroligaj kaj gramatikaj ekzercoj. Kvankam plej multaj artikoloj estas el la 90-aj jaroj, tamen ili certe povas estis tre bona enkonduko al diskutoj (necesas pliaktualigi kelkajn temojn ekz. laste ni diskutis pri virinoj en parlamentoj kaj ni ĉiuj scias, ke dum la lastaj 10 jaroj multe ŝanĝiĝis. Dank'al la mirinda eltrovaĵo Interreto ,la gelernantoj trovis ĉiujn aktualajn ciferojn kaj ili trovis tion interesa hejmtasko.

2.
Boris Kolker je 2003-03-23 06:13:18    

Tiu ĉi lernolibro ebligas legi realajn (interesajn!) tekstojn kaj donas al lernantoj ravan senton pri ekposedo de la bunta, vivanta lingvo, malsame al iuj lernolibroj, en kiuj la lingvo aspektas primitiva kaj enua, kvazaŭ macerita.

1.
Monika Molnar je 2002-10-23 22:32:38    

Bona kombinaĵo de utilaj, interesaj, diverstemaj kaj -nivelaj tekstoj kaj taskoj.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.