Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Paŝoj al plena posedo (nova)
Subtitolo:Perfektiga krestomatia lernolibro
Aŭtoro(j): AULD, William
Eldonejo:LF-koop, 2001. (3a kompletigita eld.)
ISBN:3-906595-14-5
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):legolibro
Nivelo:C1, C2
Celgrupo:internacia
Aĝgrupo:nedifinita
Aĉeteblo:UEA: 18,00 EUR (sen varimposto)
FEL: 18,00 EUR (inkl. la varimposton)
Nia opinio:La pli ol kvaronjarcenta, plej klasika E-legolibro entenas literaturaĵojn, sekvatajn de vortaro kaj prilaborigaj ekzercoj, taŭgas por memlernado kaj enkursa laboro.
La nuna nova eldono estas reviziita kaj refreŝigita por ĝisdatigo kaj redifino de vortoj, reorganizado de la ekzercaro kun la plena aprobo de la prestiĝa aŭtoro.Fine de la libro konsilcele troviĝas listo de e-centroj, aranĝoj kaj institucioj por ankaŭ tiel helpi al la legantoj paŝi pluen. Utilas ankaŭ la biografiaj konoj pri la verkistoj kaj toponimio de la menciitaj geografiaj nomoj.
Kreodato:2005-07-08 19:16:35
Lasta redakto:2006-09-12 10:53:33
Montroj:21958
Dosieroj: Elŝutoj de ĉiuj dosieroj sume: 20; Viaj elŝutoj: 0

Interna paĝo  JPG .jpg
Elŝutoj sume: 20
Kreodato: 2010-08-02 15:50:35

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 3; Mezuma noto: 3.67; | Aldoni propran opinion

3.
Marc je 2021-07-16 20:10:38    

Jen bonega lernolibro por memlernantoj. Ĝi bonege kompletigos parolcelan kurson per ampleksa vortprovizo kaj abundaj ekzercoj. Tre rekomendinda libro !

2.
fiskot je 2019-09-16 17:24:06    

"Paŝoj al plena posedo" de William Auld estas klasika lego- kaj lernolibro de Esperanto, certe rekomendinda i.a. pro la kulturaj valoroj. Tamen, mi trovas la novan eldonon malpli bela kaj cetere ĝi estas ankaŭ pli kosta – oni povas kontentiĝi per brokanta ekzemplero kiu donos saman legoĝuon. Kvankam laŭ la aŭtoro la libro celas kaj studadon en kurso, kaj memlernadon, manko de solvoj por multaj ekzercoj igas la instruiston preskaŭ necesa por plene profiti el la eduka flanko, sed "Paŝoj..." povas same bone servi kiel "nur" legolibro.

1.
Pálma Csiszár je 2002-06-29 04:46:40    

Tro malĝojaj noveloj, tro malfacila ' nova versio sen esencaj ŝanĝoj, pli da fotoj, pli alta prezo.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.