Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Tendaraj tagoj. Kajero 1
Subtitolo:Situaci-komunika lernolibro por la Internacia Lingvo Esperanto unuavice por lernantoj inter dek- kaj dekkvarjaraj
Aŭtoro(j): MacGILL, Stefan
Eldonejo:Budapeŝto, ILEI/UEA/MIESZ. 1993. (2a eld.)
ISBN:963 04 1196 2
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):lernolibro
Nivelo:A1, A2
Celgrupo:internacia
Aĉeteblo:UEA: null EUR (sen varimposto)
FEL: 5,70 EUR (inkl. la varimposton)
ELNA: 5,90 USD
Nia opinio:Kun granda instruista sperto ellaborita materialo, kiu tra realismaj tekstoj en realismaj situacioj, tamen amuzige instruas la internacian lingvon al infanoj. Laŭgrada progresigo, bone ellaboritaj paŝoj, nur unupaĝaj lecionoj donas sukcesosenton al la lernantoj, kiuj certe pli bone orientiĝas en la bildstrioj kaj humuraĵoj, ol kelkfoje mem la instruistoj. Iom Eŭropo-centra libro kun malmultaj alikontinentaj eroj.Nuntempe tre furora lernilo kun la avantaĝo, ke estas ero de serio, ne nur promesita, sed ellaborita kaj eldonita, do garantias samstilan kaj sametosan plurjaran laboron en la kursoj. Estus bone havi manlibron kaj sonmaterialon, kiuj same estis promesitaj siatempe. La materialo konsistas el entute 3 kajeroj (vd. la aliajn du kajerojn!) Por mendi Tendaraj Tagoj vi povas skribi ankaŭ al ILEI.
Recenzoj:Esperanto, 1993/junio (p.109.)
Kreodato:2005-07-08 19:16:35
Lasta redakto:2017-08-06 23:34:11
Montroj:35387
Dosieroj: Elŝutoj de ĉiuj dosieroj sume: 20; Viaj elŝutoj: 0

Interna paĝo  JPG .jpg
Elŝutoj sume: 20
Kreodato: 2010-08-02 15:50:35

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 5; Mezuma noto: 4.4; | Aldoni propran opinion

5.
Iwona Kocieba je 2005-01-22 22:54:53    

Ĝi efektive estas nur por infanoj/junuloj sed ĝi estas tre bone pripensita kaj interese, amuze prezentita, kun multaj desegnaĵoj. Efektive variaj plifirmigaj ekzercoj mankas sed mi pensas, ke sperta instruisto povas mem verki taùgajn ekzercojn. Tre plaĉas al mi la prezentmaniero de transitivaj verboj (unu-ligaj verboj) kaj netransitivaj verboj (du-ligaj).

4.
Petra Smideliusz je 2004-07-13 12:54:11    

Mi uzis tiun ĉi libron kiam mi estis infano, kaj mi tre ŝatis ĝin. Mi tre ĝuis la internacian etoson kiun oni prezentas en la libro. Nuntempe mi uzis partojn de la libroj instrui infanon.

3.
Sonja Petrovic je 2002-05-05 21:58:04    

Bele rektmetode planita! La ordo de lecionoj (gramatikaĵoj, vortoj ktp) estis iom stranga por mi, do mi iom ŝanĝis ĝin dum la uzado, sed kredeble tio dependas simple de la instrumaniero. Bezonatas tamen pluraj aldonaj ekzercoj.

2.
Johano Spelbring je 2002-01-07 06:50:32    

Mi uzis ĉi tiun kun mia 13a jaroj filino. Mi tre ŝatas ĝin. Mi ankonaŭ estas komencanto, sed mi komprenas la libron sufice bone. Dankon!

1.
Radojica Petrovic' je 2001-12-08 21:52:01    

Interesa provo verki interkulturan Esperanto-etosan
lernolibron, espereble evoluonta en novaj eldonoj.
Konsekvenca apliko de verbocentra situaci-komunika
metodo. Bone uzebla kiel inspiro por kapabla
instruisto, kiel adapti lingvoinstruadon al reala
instrumedio. Mankas variaj plifirmigaj ekzercoj.
Mi sukcese uzis ĝin en internacia somera lernejo
ene de la projekto Interkulturo.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.