Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Tendaraj tagoj. Kajero 2
Subtitolo:Situaci-komunika lernolibro por la Internacia Lingvo Esperanto unuavice por lernantoj inter dek- kaj dekkvar-jaraj
Aŭtoro(j): MacGILL, Stefan
Eldonejo:Budapeŝto, ILEI/UEA/MIESZ. 1997. dua reviziita eld.
ISBN:963 04 2095 3
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):lernolibro
Nivelo:A1, A2
Celgrupo:internacia
Aĉeteblo:UEA: 6,90 EUR (sen varimposto)
FEL: 6,01 EUR (inkl. la varimposton)
ELNA: 5,90 USD
Nia opinio:Dua ero de la samtitola serio, ties laŭkoncepta kaj laŭstila daŭrigo kun la samaj rolantoj (vd. la aliajn kajerojn!). Laŭ la bezono densiĝas la paĝoj, kompleksiĝas la lernendaĵoj, tamen restas la laŭpaŝa, bone programita instruado. La du unuaj kajeroj kovras la 2/3-jn de la esenca gramatiko de E-o. La dua ampleksigita eldono estas signife plibonigita, laŭforme (litertipoj, tekstoaranĝo), ĝi riĉiĝis je ekzercoj kaj ludoj, kaj same je priesperantaj informoj. Librofine troveblas gramatikaj resumoj, ekzamenoj pri la enhavo, laŭpaĝa tabela vort-, gramatik- kaj situaciresumoj, alfabeta listigo de verboj kaj aliaj vortoj. Rete atingebla Gvidilopri la unuaj 10 lecionoj troveblas en nia LERNILOTEKO.
Recenzoj:IPR, 98/1. (p.32-33.)Esperanto, 1993/junio (p.109.)
Kreodato:2005-07-08 19:16:35
Lasta redakto:2011-01-10 21:56:23
Montroj:39493
Dosieroj: Elŝutoj de ĉiuj dosieroj sume: 22; Viaj elŝutoj: 0

Interna paĝo  JPG .jpg
Elŝutoj sume: 22
Kreodato: 2010-08-02 15:50:35

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 5; Mezuma noto: 5; | Aldoni propran opinion

5.
Franciska je 2023-01-09 02:34:18    

Mi ekkonis la serion de Stefan MacGill en 1990aj jaroj kaj daŭre uzas ĝin aparte por la instruado de -ig -iĝ aŭ la refleksivoj . La rakontoj estas amuzaj kaj ebligas bone kompreni la gramatikan punkton

4.
Franciska je 2023-01-09 02:34:02    

Mi ekkonis la serion de Stefan MacGill en 1990aj jaroj kaj daŭre uzas ĝin aparte por la instruado de -ig -iĝ aŭ la refleksivoj . La rakontoj estas amuzaj kaj ebligas bone kompreni la gramatikan punkton

3.
pwierzbowski je 2011-03-18 13:34:53    

Tre bona, kiel ĉiuj ceteraj kajeroj de la kompleto. Valoras dum la aĉeto kontroli, ĉu temas pri la unua versio, aŭ la dua, reviziita. La dua estas plibonigita kaj multe pli ampleksa (72 anstataŭ 52 paĝoj).

2.
Iwona Kocieba je 2005-01-22 23:00:12    

Ĝi efektive estas nur por infanoj/junuloj sed ĝi estas tre bone pripensita kaj interese, amuze prezentita, kun multaj desegnaĵoj. Efektive variaj plifirmigaj ekzercoj mankas sed mi pensas, ke sperta instruisto povas mem verki taùgajn ekzercojn. Tre plaĉas al mi la prezentmaniero de transitivaj verboj (unu-ligaj verboj) kaj netransitivaj verboj (du-ligaj). Fine de ĝi troviĝas interesa 'gramatika resumo de la dua kajero' kaj diversaj gramatikaj ekzercoj.

1.
Judit Felszeghy je 2002-06-29 04:52:37    

Bedaŭrinde nur por infanoj⿦ Tiaspecaj konvenus ankaŭ por plenkreskuloj.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.