Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Junul-kurso
Aŭtoro(j): SAT-Amikaro
Eldonejo:Paris, 1981. (5a eldono)
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):lernolibro
Nivelo:A1, A2
Celgrupo:internacia
Aĝgrupo:nedifinita
Aĉeteblo:UEA: 7,20 EUR (sen varimposto)
ELNA: 10,00 + 11,20 (kasedo) USD
Lingvo(j):franca
Nia opinio:Iom eksmoda libro, kiu ne vere servas al la moderna komunikado. Taŭgas nur por en la lingvolernado malrapide progresantoj. Librofine estas franclingva gramatika resumo. La suplemento traktas detale ĉiun lecionenhavon, donas vortliston.
Ĉe UEA aĉeteblas la 3a eldono, 1961. Ĉe ELNA la 5a, kun kasedo.
Kreodato:2005-07-08 19:16:35
Lasta redakto:2005-07-08 19:16:35
Montroj:51106
Dosieroj: Elŝutoj de ĉiuj dosieroj sume: 6; Viaj elŝutoj: 0

Interna paĝo  JPG .jpg
Elŝutoj sume: 6
Kreodato: 2010-08-02 15:50:35

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 3; Mezuma noto: 2.67; | Aldoni propran opinion

3.
Jorgos je 2017-10-15 22:50:20    

Per ĝi mi antaŭ 40 jaroj eklernis helpe de kasedo kun prelego de John Wells "Kial ne la angla?" laŭ lia prelego en Pariza Kultur-Centro "BOBUR'".
Mi de 30 jaroj ĝin aĉetis 300-ekzemplere, ĉiujare vendas 10 ekz.-ojn al lernantoj, kiuj ĉiuaĝe kapablas ĝin uzi ĉu tre lernejece laŭ malnovaj metodoj, ĉu laŭ pli paroliga metodo ie-tie ion plukante el ĝi.
Iuj ŝatas kolorigi la desegnojn.
Multaj seksismaj k.a. kliŝoj devus malaperi sed malfacile troveblas tempo-havaj korektistoj inter du eldonoj.
Al mi ĝi tre utilas ; eĉ miaj infanoj foje kuninstruis kaj fine ĝin parkeretas.
Ja tro franceca sed mia prezentado ĉion korektas kaj lernantoj rapide komprenas tion, ke ili lernu nek de UNU libro, nek de UNU instruanto ...sed tutan vivon ! ...kaj rajtas peti, kritiki, provi, forgesi, rekomenci, daŭrigi, ktp.

2.
annie je 2014-02-18 13:34:07    

Mi opinias, ke la francaj homoj, kiuj volus lerni la lingvon havus en tiu libro bonan klaran metodon, kiun oni povas uzi eĉ kiam oni ne estas instruisto profesie, sed ne estas por junuloj, kiuj eble enuus dum la leciono, ĉar ne temas pri la uzado de Esperanto por vere komuniki.

1.
Joan Inglada Roig je 2002-06-28 01:26:58    

Ĝi estis mia unua metodo ĉar ĝin uzis la instruistino tiutempe kiam mi esperantiĝis en 1978-a.
Efektive, mi konsentas pri la eksmodeco, franceco kaj malrapideco.
Tamen mi sentas simpation al ĝi.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.