Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Being Colloquial in Esperanto
Subtitolo:A Reference Guide
Aŭtoro(j): JORDAN, David.K.
Eldonejo:ELNA, 1999. (2a eld.)
ISBN:939785048
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):gramatika libro
Nivelo:C1, C2
Celgrupo:nacilingva
Aĝgrupo:nedifinita
Aĉeteblo:UEA: 19,20 EUR (sen varimposto)
ELNA: 15,00 USD
Lingvo(j):angla
Nia opinio:La ŝajne klasikaj gramatikaj temoj kaj eroj estas traktataj speciale, kun multaj jes ja kaj male konsilendaj ekzemploj, daŭre kun usonanglen tradukitaj frazoj. Duonon de la libro okupas la "falsaj amikoj", bone kaj klarige prezentita listo de eventualaj "kaptiloj". Rekomendata por gramatikumemuloj, ĉefe kiel instrulegaĵo.
Recenzoj:Esperanto, 1995. aprilo (73p.)
Kreodato:2005-07-08 19:16:35
Lasta redakto:2005-07-08 19:16:35
Montroj:37559
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 2; Mezuma noto: 5; | Aldoni propran opinion

2.
ŝan je 2017-07-08 01:32:48    

Tre helpa libro. La stilo estas amuza, sed ankaŭ klera. La libro pritraktas partojn de Esperanto kiuj estas malfacilaj por la anglalingvanoj. Mi jam tralegis ĝin dufoje, kaj mi intencas legi ĝin denove.

1.
Boris Kolker je 2002-09-30 01:33:43    

Tiun ĉi libron publikigis tre aŭtoritata eldonejo. La libro troviĝas en multaj gravaj publikaj kaj universitataj bibliotekoj de Usono kaj kreas respektindan bildon pri Esperanto.

Mi opinias, ke esperantistoj de ĉiu lando zorgu pri tio, ke la plej gravaj bibliotekoj de ĉiu lando havu tre bonajn (enhave kaj aspekte!) nacilingvajn lernolibrojn kaj vortarojn de Esperanto kaj ankaŭ informajn librojn pri Esperanto. Tio estas minimumo.

La libro de David Jordan estas tre detala, originala kaj saĝa. La mirinde bona partego pri falsaj amikoj povas esti ege utila ne nur por anglalingvaj esperantistoj, sed ankaŭ por ĉiuj esperantistoj, kiuj scias aŭ studas la anglan lingvon.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.