Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Pasporto al la tuta mondo 1-4.
Subtitolo:Vidbenda kurso por instrui la internacian lingvon
Aŭtoro(j): GUBBINS, Paul
Eldonejo:1998-2001.
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):filmo
Nivelo:A1, A2
Celgrupo:internacia
Aĝgrupo:nedifinita
Aĉeteblo:FEL: 81 por 4 lecionoj (nur en PAL-sistemo) EUR (inkl. la varimposton)
ELNA: 95 por 4-leciona instrupakajxo, 5 por 15 lecionoj (NTSC-sistemo) USD
Nia opinio:La videokurso konsistas el 15 vidbendaj lecionoj de po 30 minutoj. Distra, sed tamen didaktikcele konstruita historio, simila al televid-stila "sap-opero" pri, por kaj en Esperanto. La filmo uzeblas por memstudado kaj ankaŭ por grupa instruado. La ekzercoj, pretigitaj de Stefan MacGill helpas la prilaboradon de la materialo.D. Charters nun verkas gvidlibron por la materialo. Praktikaj informoj: La distribua formo estas lecionoj 1-4 en du kasedoj, 5-8 du kasedoj, 9-12 du kasedoj. Lecionoj 1-12 jam aperis kaj estas aĉeteblaj. Lecionoj 13-15 estas filmitaj, verŝajne aperos en 2002. En nia LERNILOTEKO vi trovas ekzercojn por la lecionoj 9-12.La filmo ekzistas en PAL-VHS-serio (vendata de FEL), kaj ankaŭ en NTSC-sistemo (aĉetebla ĉe ELNA), pretiĝos poste ankaŭ en DVD-formato. Por pli detalaj informoj iru al la: nova hejmpaĝo de ELNA.
Kreodato:2005-07-08 19:16:35
Lasta redakto:2017-03-13 10:15:51
Montroj:80101
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 5; Mezuma noto: 4.4; | Aldoni propran opinion

5.
rando je 2018-01-18 00:22:14    

Mi estas lernanto kiu uzas tiu ĉi kurson. Mi tre ŝatas la historion. La aktoroj estas bonaj. Mi kreis mp3ojn de la videoj kaj mi aŭdas ilin kiam mi veturas aŭte. La tekstoj ankaŭ helpas. Ĝis nun, mi ne multe uzis la ekzercojn, sed mi pensas ke ili ankaŭ bonas.

4.
svetlana aleksandrovna Guŝĉa je 2007-12-05 09:49:00    

Mi ŝatas la ideon de videokurso. Bedaurinde mi
ne vidis la lecionojn de 'Pasporto",sed mi volus
uzi ĉi tiun filman serion por lernado kaj instruado.

3.
Phil DORCAS je 2003-10-02 17:27:47    

Mi instruas per ĉi tiu filma serio kun tre bonaj rezultoj. Ekzistas multaj metodoj por kiel instrui per la Pasporta kurso.
En la klaso ni faras dialogojn de tiu rakonto, unue tre malgrandan parton de la dialogo.

Ni spektas la rakonton. Poste mi faras parton "A" de iu simpla dialogo kaj studanto faras parton "B" de simpla dialogo. Poste la studantoj ekzercas duope.

Mi rilatas la instruon al la vidbendo, kies amuza rakonto tenas la intereson de la lernantoj.

La vidbenda kurso donas la temojn, kaj mi uzas kelkajn metodojn de edukado.net por aldoni al la instrumaniero. Dum du-hora kunsido, ni spertas multajn instrumanierojn - dialogoj, simpla instruado, babilado pri la rakonto, diversaj ludoj kaj ekzercoj. Sed la temoj venas el "Pasporto."

2.
Boris Kolker je 2002-07-18 10:36:47    

Mi vidis nur lecionon 1, bedaŭrinde. Al mi ĝi ege plaĉis. Mi varme rekomendas ĝin al ĉiuj. Eble, en Fortaleza mi sukcesos vidi pliajn lecionojn.

1.
Pálma Csiszár je 2002-06-29 04:45:29    

Figuroj ne realaj, tro strangaj.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.