Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Esperanto programita
Subtitolo:Taalcursus voor zelfstudie met casette
Aŭtoro(j): BEHRMANN, H.
PEERAERTS, P. (trad.)
Eldonejo:FEL, 1986
ISBN:90-71205-14-2
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):lernolibro
Nivelo:A1, A2
Celgrupo:nacilingva
Aĝgrupo:nedifinita
Aĉeteblo:UEA: 20,40 (+4,50 kasedo) EUR (sen varimposto)
FEL: 19,72 (+4,47 kasedo) EUR (inkl. la varimposton)
Lingvo(j):germana, nederlanda
Nia opinio:La populara materialo por nederlandlingvanoj (verkita unue por germanlingvanoj), instruas la internacian lingvon en tre etaj, zorge prilaboritaj paŝoj, kvazaŭ man-en-mano preninte la lernanton, zorge (kaj rigore) kondukante lin aŭ ŝin laŭ la antaŭskribita vojo. Multfoja ripetigo kaj redirigo de esprimoj, daŭra (enteksta kaj paĝaflanka) traduko al la nacia lingvo ne lasas erari la lernanton, sed eble forprenas ĉiun memstarecon kaj pensemon. La materialo ne estas konsilata por rapide progresemuloj, senpaciencaj lernantoj, sed certe bone uzeblas (kaj uzitis) ĉe (ne-lingvistikum-emaj) memstudantoj.
La materialon akompanas ankaŭ sonkasedo.
La germanlingvan version de tiu Esperanto-lernolibro vi povas mendi ankaŭ ĉe EsperantoLand.
Kreodato:2005-07-08 19:16:35
Lasta redakto:2005-07-08 19:16:35
Montroj:41629
Dosieroj: Elŝutoj de ĉiuj dosieroj sume: 16; Viaj elŝutoj: 0

Interna paĝo  JPG .jpg
Elŝutoj sume: 16
Kreodato: 2010-08-02 15:50:36

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 3; Mezuma noto: 3.33; | Aldoni propran opinion

3.
Sylvain Lelarge je 2002-07-03 13:19:07    

Mi donas du stelojn ĉar la sistemo en si mem ne estas malbone elpensita. Ĝi estis mia unua libro kaj mi lernis - mi diru - okaze de ĝi, preskaŭ malgraŭ ĝi. La tekstoj estas nome tiom enuigaj kaj la ŝercoj kaj desegnaĵoj tiom dubindgustaj ke transiri ĝin estis pruvo de mia granda motiviĝo.

2.
Bernhard Maurer je 2002-06-29 15:35:51    

La lernprogramo "Esperanto-programita" estas - laŭ mia opinio - la plej bona germana lernprogramo (pri la nederlanda mi ne povas juĝi) por lerni Esperanton mem.
Sen ĝi mi eble neniam lernus Esperanton !
Germanparolantoj trovas pli da informojn en la hejmpaĝo de la Esperanto-Centro Berlin, kiu gvidas sinjoro Behrmann.
Vidu http://home.snafu.de/behrmann/pakistan.htm
Tie vi ankau povas mendi ĝin.
Mia personaj spertoj pri "Esperanto programita" vi povas trovi en la germana parto de mia hejmpaĝo sub:
http://www.fen-net.de/~ea1448/behrmann.html
Kore kaj amikece
Bernhardo
http://www.fen-net.de/~ea1448

1.
Ulrich Matthias je 2002-01-07 00:48:42    

En Germanio "Programita" estis la plej sukcesa Esperanto-lernilo en la 70aj kaj 80aj jaroj. Sed la germana eldono intertempe apenaŭ plu estas uzebla. Ĝi estas pedagogie bone farita, sed aspektas jam arkaike. Frazoj kiel "Du belaj fraŭlinoj kaj du inteligentaj sinjoroj venas" forpuŝas nuntempajn lernantojn.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.