Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Paŝoj al plena posedo
Subtitolo:Progresiga Legolibro de Esperanto kun Lingvaj Ekzercoj
Aŭtoro(j): AULD, William
Eldonejo:Pisa - Edistudio, 1997. (7a eld.)
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):legolibro
Nivelo:C1, C2
Celgrupo:internacia
Aĝgrupo:nedifinita
Aĉeteblo:UEA: 12,00 EUR (sen varimposto)
FEL: 12,00 EUR (inkl. la varimposton)
ELNA: 11,00 USD
Nia opinio:La pli ol kvaronjarcentan, plej klasikan E-legolibron konsistigas literaturaĵoj, kiujn antaŭas vortolisto kun klarigoj kaj difinoj. Post la legaĵoj (t.n. paŝoj) venas la diverstipaj prilaborigaj ekzercoj kiuj helpas ne nur por pli bone kompreni la tekston, sed ankaŭ trastudi la gramatikon. La libro taŭgas por memlernado kaj enkursa laboro. Fine de la libro estas konsiloj por la pliaj paŝoj, listo de legindaĵoj, kaj relative eksmodiĝinta adreso-listo de landaj asocioj kaj sekcioj. Jen ligilo al la pli nova eldono.

Ligilo al la reta versio.
Kreodato:2005-07-08 19:16:35
Lasta redakto:2024-03-02 00:00:22
Montroj:42484
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 7; Mezuma noto: 3.86; | Aldoni propran opinion

7.
Iwona Kocieba je 2005-01-22 22:18:28    

Tre interesa libro por profundigi la lingvokonon kaj analizi la lingvon. Por analizi ĝin profunde oni devas havi paciencon,tempon kaj intereson.Post ĉiu legaĵo troviĝas interesaj, pensigaj ekzercoj (ne ĉiam facilaj kaj evidente povas iom timigi malpli spertajn gekursanojn).
Domaĝe, ke ne estas solvoj de ĉiuj ekzercoj (nur parto, nome de la 12-a ĉapitro). Kelkaj tekstoj efektive eksmodiĝis...mankas iom da koloro kaj desegnaĵoj....sed tamen la libro estas rekomendinda (certe pro la enhavo).

6.
luiz portella je 2004-12-09 03:44:05    

Mi ŝatis kaj la tekstojn kaj la ekzercojn.

5.
Boris Kolker je 2003-03-23 06:05:50    

Ĝi estas bona perfektiga lernolibro kaj dum multaj jaroj unika en sia speco. Sed mi opinias, ke la talento de William Auld povus krei ne nur bonan, sed ankaŭ bonegan perfektigan lernolibron.

4.
A.Walaszek je 2002-08-20 21:42:26    

La legolibro nepra ĉe perfektiga (triagrada) kurso kaj helpa ĉe daŭriga (duagrada) kurso. Tekstoj de la legaĵoj estas kompareblaj kun plej valoraj mondaj literaturaĵoj. Resuma demandaro metodike perfekta. Komplementa kaj necesa lernolibro post la fundanenta kurso.

3.
Judit Felszeghy je 2002-06-29 04:54:33    

Laŭaspekte iom seninteresa, troveblas ankaŭ bonaj tekstoj.

2.
Joan Inglada Roig je 2002-06-28 00:56:26    

Sufiĉe bona instruilo pro la enhavo sed la metodon mi ne ŝatas pro iom peza ekzerca sistemo. Ŝajnas al mi nur interesa por homoj ne nur tre motivigitaj lerni la lingvon sed kapablaj dediĉi multajn penojn al la lernado.

1.
Radojica Petrovic' je 2001-12-08 21:51:31    

Utila legolibro uzebla kiel aldona materialo por
superaj kursoj. Multe pli utilus, se la elekto de
tekstoj estus pli reprezenta por Esperanta kulturo.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.