Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Ĉu vi parolas Esperante?
Aŭtoro(j): PETTYN, Andrzej
Eldonejo:JEI - Tokio, 1999.
ISBN:4-88887-013-6
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):kd+libro
Nivelo:B2
Celgrupo:internacia
Aĝgrupo:nedifinita
Aĉeteblo:UEA: 31,50 EUR (sen varimposto)
Nia opinio:Bona materialo por ekzercigi la orelojn kaj komprenkapablon. La tekstojn (pri la ĉiutagoj kaj esperantista agado de pola familio kaj ties amikoj) laŭtlegas spertaj, bone kaj klare parolantaj poloj. La akompana tekstolibro ne estas instruilo, do ne havas ekzercojn, gramatikajn tradukojn, sed la laŭteme verkita scenaro taŭgas por la kompletigo de la koncerna vortprovizo. Mendeblas ankaŭ sonbendoj anstataŭ la kompaktaj diskoj. Alia, ankoraŭ aĉetebla versio de la sama materialo: Finna eldono el la 1990 jaro (ĉe UEA: € 8,10+ € 19,50, ĉe FEL: 8,65+21,03).

Pri la originala lernilo vi povas legi ĉi tie.
Kreodato:2005-07-08 19:16:35
Lasta redakto:2021-04-24 11:30:23
Montroj:42957
Dosieroj: Elŝutoj de ĉiuj dosieroj sume: 17; Viaj elŝutoj: 0

Interna paĝo  JPG .jpg
Elŝutoj sume: 17
Kreodato: 2010-08-02 15:50:36

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 3; Mezuma noto: 2.67; | Aldoni propran opinion

3.
blazio je 2007-10-21 11:13:19    

Mi konas nur la d i s k o j n de Pettyn (kun lernolibro), ili tre bone instruas al lernolibro-verkantoj, kiom grava estas ripetado (kun pretekstoj).

Ili tre bone estas speciale por ne-poloj, interalie por hungaroj, prezentante bona modelon de prononco de vortfina (iom vasta) o. Aliflanke, aldona ŝvao de la finaĵo n (jn*) parte estas bona (tio estas unu el la ebloj en Esperanto) parte iom troa, teda (pro ofteco, pereskau-ekskluziva apero, eble).


Orelojn, komprenkapablon oni kutime simple ekzercas, (mi ekzercas min, mian komprenkapablon, vin, vian komprenkapablon, mi ekzercas kursanojn pri kompreno kaj pri parolo).

Iasence kompreneble eblas tion ankau "ig-izi".

Mi petas pardonon ke mi skribis pri la diskoj, sed
se mi bone komprenas, la novaĵo rilatas al ili,
eble la kodisko surhavas la samajn dialogojn, kiujn surhavis la diskoj.

Blazio

E.s. VAHA (n.s. Wacha)

2.
Hao Ŝhen je 2007-04-28 14:38:33    

Tio ĉi utilas al mi,kiel komencanto de Esperanto.

1.
Vito Redsky je 2004-09-17 10:57:22    

Estas interesa koincido kun la lernolibro sub la sama titolo, de la sama aŭtoro kelkfoje reeldonita, tre populara en Pollando, kiel lernolibro kun (2) nigra-vinilaj diskoj por komencantoj. Tiu ĉi lernolibro ne estas listigita en la katalogo.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.