Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Ekzercoj en la internacia lingvo Esperanto. 1
Aŭtoro(j): FORSMAN, Lars
Eldonejo:Karlskoga, 1999.
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):ekzercaro
Nivelo:A1, A2
Celgrupo:internacia
Aĝgrupo:nedifinita
Aĉeteblo:UEA: 21 EUR (sen varimposto)
Lingvo(j):angla, franca, germana, sveda
Nia opinio:Internacie uzebla esperanto (kun helpteksto en kvar aliaj lingvoj: franca, angla, germana kaj sveda) ekzercaro. Riĉa kolekto de 12-jaraj spertoj akiritaj en la internacia E-lernejo de Karlskoga. Bonaj taskoj kaj testoj por praktikigi gramatikaĵojn kaj leksikaĵojn, uzebla kiel aldonmaterialo kun kiu ajn lernilo, por individua aŭ kursa studado, kaj ripetado por la "tiel nomataj eternaj komencantoj". Rekomendita precipe por tiuj kursoj dum kiuj estas necese farigi ankaŭ simplajn skribajn taskojn. Uzebla ankaŭ kun infanoj.
Granda pozitivaĵo: en aparta kajereto troviĝas la solvoj por ĉiu ekzerco.
La materialo aĉeteblas ankaŭ ĉe la aŭtoro
Recenzoj:Lernolibroj de Lars Forsman, IPR, 2002/2.
Kreodato:2005-07-08 19:16:35
Lasta redakto:2005-07-08 19:16:35
Montroj:20523
Dosieroj: Elŝutoj de ĉiuj dosieroj sume: 4; Viaj elŝutoj: 0

Interna paĝo  JPG .jpg
Elŝutoj sume: 4
Kreodato: 2010-08-02 15:50:35

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 1; Mezuma noto: 4; | Aldoni propran opinion

1.
Sylvia Hämäläinen je 2004-12-16 08:33:15    

Plurajn ekzercojn mi uzis. Kvankam estas loko por skribi en la lernolibro mem (Egaleco kaj Paco en Esperanto de Lars Forsman)kromaj ekzercoj estas bezonataj. Tamen ĉi tiu ekzercolibro taŭgas kun iu ajn lernolibro.Mi atendas daŭrigon al la ekzecoj, Ekzercoj 2.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.