Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Baza Cseh-kurso
Subtitolo:Gvidilo kaj modelo por instruantoj
Aŭtoro(j): CSEH, Andreo
CHILDS-MEE, Audrey
Eldonejo:IEI-Den Haag, 1992. (8a eld.)
Akireblo:aĉetebla
Nivelo:A1, A2
Celgrupo:internacia
Aĝgrupo:nedifinita
Aĉeteblo:UEA: 10,80 (+6,90 por la helpmaterialo) EUR (sen varimposto)
Lingvo(j):Esperanto
Nia opinio:La libro estas NE lernolibro, uzenda por la lernantoj, sed estas gvidlibro por tiuj, kiuj gvidas kurson laŭ la klasika CSEH-metodo, aŭ volas sekvi (eble nur studi, analizi) la paŝojn, materialon verkitajn de la granda pedagogo mem, en la tridekaj jaroj, kaj tralaboritajn de A. Childs-Mee, fama Cseh-instruisto. La materialo nepre havendas por tiuj, kiuj sekvas Cseh-metodan seminarion por fariĝi Cseh-instruisto. En la libro troveblas tekstoj pri la metodo mem, utilaj konsiloj por instruistoj de E-o (eĉ se ne Cseh-metodaj). Informoj pri Andreo Cseh kaj pri la de li fondita instituto: IEI
Kreodato:2005-07-08 19:16:35
Lasta redakto:2010-08-30 20:02:04
Montroj:63945
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 12; Mezuma noto: 3.25; | Aldoni propran opinion

12.
Georgios Dermatis je 2005-11-22 02:20:22    

Eble ke la libro donas kelkajn bonajn ideojn al la instruistoj, sed mi ĝenerale dubas pri la efektiveco de la rekta metodo. Krome mi kredas ke la tekstoj estas iom malnovaj... Plie mi trovis la aspekton de la libro vere malbela kaj laciga. Eble ke Andreo Cseh mem eldonus nuntempan kaj vere reviziitan libron!

11.
Antonio J.WALASZEK je 2005-04-22 19:10:22    

Diversaj kaj ofte ekstremaj opinioj pri la tekstoj de metodika Cseh-gvidlibro devus nur motivigi kapablajn instrugvidantojn al modernigo de arkaikaj tekstoj kaj pli forta disvastigo de la plej universala Esperanto-instrumetodo. Mi ne dubas, ke iu kapabla kaj inteligenta E-instruisto adaptos la historian tekston kaj prezentos ĝin en moderna teksto-formo. Je tio atendas lacigita, sed neniam venkita generacio de "Pacbatalantoj".

10.
john je 2005-04-07 07:50:54    

good!

9.
Wâner Marlière Arruda je 2005-02-25 19:18:41    

Kompreneble, kiel memlernanto, char en mia urbeto ne estis esperanto-kurso antaue, mi plurfoje lernis tiun bonegan libron, kaj mi povas diri:"ghi estas bela trezoro el nia lernilaro".

8.
Yas Kawamura je 2004-12-24 22:27:57    

Laŭ orde mi uzas la libron por komencantoj per ne Cseh-metodo, sed rekta metodo. fojfoje troviĝas ridinde stranga demando, kaj tiu malmoderneco foje (male) allogas min kaj lernantojn. Estas forte atendata la moderna versio.

7.
Alain Delmotte je 2004-09-16 16:12:06    

Tre bona libro.
Ĝi donas la bazon kiel instrui (ĝi ne estas por la lernanto sed por la instruisto). Ĝi tamen bezonas ĝisdatigon rilate al la formo/enhavo de la teksto.

6.
Monika Molnar je 2004-09-13 09:30:26    

La metodo estas genia, sed ne ĉiuj kapablas instrui laŭ ĝi, kaj oni devus serioze konsideri tion. La libro kiel libro ... tro malnovstila ankaŭ enhave, ankaŭ redakte. Domaĝe!

5.
Danuta je 2003-01-12 20:39:11    



Cseh metodo.

"La plej bona metodo estas instrui Esperanton per Esperanto".

Paroligo estas principo de la metodo.
Dum la lecionoj la libroj ne estas bezonaj. Por la hejmaj taskoj oni povas prepari pli da demandaroj kaj ekzercoj.
Cseh instruisto povas instrui en ĉiu loko de la mondo ne konante la naciajn lingvojn de kursanoj.
Tuja konversacio kun fremda lingvano pruvas sen dubo la utilecon de Esperanto.
De la jaro 1929-a la metodo estas daŭre tre bona pro ĝia specifa etoso, kiu ligas instruiston kun kursanoj.
Subtila humuro agrabligas la lecionojn.
***
Andreo Cseh
-----------------
" Ne imitu sklave, sed ŝanĝu, transformu la materialon laŭ personeco, temperamento de la instruisto, laŭ la klareco kaj intereso de la lernantoj kaj laŭ la lokaj cirkonstancoj.Havu inventemon por ŝanĝi ion laŭ momentaj bezonoj."

4.
Boris Kolker je 2002-07-18 10:24:38    

En malnovegaj tempoj, kiam en Sovet-Unio tute mankis Esperanto-lernolibroj, mi (kaj miaj lernintoj) instruis per Cseh-metodo. Mia entuziasmo pri ĝi ne forpasis, kaj mi varme skribis pri ĝi en mia lernolibro "Vojaĝo en Esperanto-lando". Tamen la tekstaro vere iom malnoviĝis. Mi ne certas, ĉu iu, samtalenta al la aŭtoro, povus samvalore verki modernajn anstataŭaĵojn.

3.
Aleksandr Ingor je 2002-06-16 00:33:24    

La metodo estas vere unika, sed ĝia efektiveco multe dependas de instruisto. Oni ne devas trakti ĝin kiel dogmo. Krea aktiveco de la instruisto kompencos la malnoveco de la metodo.

2.
Rubeno Fernández Asensio je 2002-01-12 01:22:41    

Estas malpli ol libro, sed speco de arkeologia postsigno de la pionira laboro de Andreo Cseh. Multaj aspektoj, kiel la redonataj opinioj pri la rolo de la virinoj au pri la "primitivaj" popoloj, estas vere ofendaj nuntempe.
Tamen, de instruika vidpunkto, chu kiel modelo, chu kiel malmodelo, estas sorĉa kaprompilo kaj ideofonto por chiuj instruistoj alfrontintaj au alfrontontaj fremdajn klasojn sen komuna lingvo.
Estus bone se nuntempaj Cseh-instruistoj eldonus libroforme sian veran praktikon en klaso.

1.
Ulrich Matthias je 2002-01-07 00:53:59    

La Cseh-metodo estas tre bona, sed tiu ĉi libro entenas ĉefe la arkaikajn tekstojn de Cseh. Ni tre bezonus pli modernajn tekstojn por Cseh-metoda instruado.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.