Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Esperanto por infanoj
Aŭtoro(j): SOLOMON, G. Gladstone
Eldonejo:Orelia, 1975. (6a eld. represo)
ISBN:0 85230 060 3
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):lernolibro
Nivelo:A1, A2
Celgrupo:internacia
Aĝgrupo:nedifinita
Aĉeteblo:UEA: 1,80 EUR (sen varimposto)
Nia opinio:Malnova (1934), tamen eĉ nun multe uzata infanlibreto kies rolantoj estas la membroj de la familio de Sinjoro Muso. La lecionoj unue prezentas la familion kaj ties medion, poste okazas kelkaj aventuroj (Johano manĝas verdan pomon, la porkoj formanĝas la glanojn, ktp) kaj la finaj lecionoj estas rekte gramatikcelaj (Leciono pri "IL", pri "IST".)La tekstoj priskribas la dialogojn en nerekta parolo.Krom la librofinaj demandoj ne estas ekzercoj en la libro, do instrui pere de ĝi bezonas multe da instruista preparo. (Siatempe Claude Gacond en Svislando kreis tutan taskaron por la libro kaj uzis ĝin dum korespondaj kursoj.)
Apud la nuntempaj buntaj lerniloj kaj infanlibroj la aspekte "griza", tre simpla (sed certe kolorigebla) libreto kaptas la atenton nur de tre entuziasmaj infanoj, tamen ni konsilas ĝin (se ne kiel lernilon) kiel bonan aldonan legaĵon por la infanoj.
Kreodato:2005-07-08 19:16:35
Lasta redakto:2005-07-08 19:16:35
Montroj:53793
Dosieroj: Elŝutoj de ĉiuj dosieroj sume: 9; Viaj elŝutoj: 0

Interna paĝo  JPG .jpg
Elŝutoj sume: 9
Kreodato: 2010-08-02 15:50:35

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 2; Mezuma noto: 4.5; | Aldoni propran opinion

2.
Antono López R. je 2005-02-26 22:00:12    

Ĉi tiu estas ĝenia lernolibro por infanoj,
kiel indijkas la titolon. La infanoj lernas
plaĉe kun ĉi simpla sed perfekta infanlibro. Saluton. Antono

1.
Monika Molnar je 2002-10-23 22:05:47    

Kvankam mi mem ne uzis la libreton, sed la etuloj, kiujn mi instruas nun, jes. Kaj eble mi povas iom transigi ilian ŝaton al la libro, kiun fakte ili ne "lernis" de komenco ĝis la fino, sed ili tre fervore kolorigis la bildojn kaj multon lernis per la familio. Ofte mi aŭdas iliajn voĉetojn: "Jes! Kiel en la familio Muso! ;)" Do, ili sufiĉe ŝatas/is ĝin.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.