Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Esperanto per iom malpli ol 500 vortoj. 3.
Aŭtoro(j): KERBEL, Alexander
Eldonejo:Hajfo, 2000
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):legolibro
Nivelo:A1, A2, B1, B2, C1, C2
Celgrupo:internacia
Aĝgrupo:nedifinita
Aĉeteblo:UEA: 7,50 EUR (sen varimposto)
Lingvo(j):angla
Nia opinio:Gramatike kaj leksike simpla teksto de la romano Trezorinsulo de R.L. Stevenson. La teksto komence ofte, poste pli kaj pli malofte estas interrompata de vortklarigoj kaj gramatikaj ekzemploj. La klarigon de la vortoj helpas kelfoje ankaŭ desegnaĵoj, kaj ĉiam la anglalingva ekvivalento de la vorto. La libreto estas la 3a ero de serio. La antaŭaj libroj: E-o per iom pli ol 200 vortoj kaj E-o per iom pli ol 300 vortoj rerakontas "Aelita"-n de Aleksej Tolstoj kaj "Batalo por Fajro"-n de J.H. Rosny-Aîné. La nuna verko baziĝas je la antaŭe jam klarigitaj 209+100 vortoj, kaj nun aldoniĝas klarigoj de plusaj 190 vortoj, sume 499. La verko estas pedagogie preparita materialo por helpi ekemi legi literaturajn verkojn kaj dume havi iom da instruado pri la lingvo kaj gramatiko. Bedaŭrinde la enpaĝigo iom perdigas la leganton, ja ne tutklare distingiĝas kio estas la legaĵo mem kaj kiu parto estas la pedagogicele aldonitaj informoj. Uzeblas kiel porhejma legendaĵo, eĉ kiel kursmaterialo por grupo, lernanta legante, laŭ la legiga aŭ gramatika-traduka metodo.
Kreodato:2005-07-08 19:16:35
Lasta redakto:2020-03-05 21:37:16
Montroj:48051
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 1; Mezuma noto: 4; | Aldoni propran opinion

1.
Boris Kolker je 2004-04-01 13:36:23    

Mi vidis nur la unuan libron. Ĝi impresas tre plaĉe. Malofta eblo legi ion, konante nur ducenton da vortoj.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.