Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Ni Parolu Esperanton Kune
Subtitolo:Dek ses Komencgradaj Dialogoj, Esperante kaj Angle en Konversacia Parolo
Aŭtoro(j): KOHRS, Charlotte
Eldonejo:LA TIGRO, San Diego, 1984.
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):lernolibro
Nivelo:A1, A2
Celgrupo:nacilingva
Aĝgrupo:nedifinita
Aĉeteblo:UEA: 7,20 EUR (sen varimposto)
ELNA: 5 USD
Lingvo(j):angla
Nia opinio:La libro pretiĝis kun la celo kompletigi per dialogoj kaj bazaj gramatikaj resumoj aliajn esperanto-kursmaterialojn. La porinfana materialo trastudigas sufiĉe multe da gramatikaĵoj, inklude ankaŭ la participojn. La du dialogroloj /rolo nr. 1 por la jam sperta(j) aŭ instruisto, rolo nr. 2 por la lernanto(j)/ estas konstruitaj por esti diversnivelaj kaj tiel transpreni la rolon de informanto kaj ricevanto.
La enhavo de ili parte estas gramatik- kaj leksikocelaj, parte temas pri ĉiutagaĵoj: amikeco, bestoj, saniga kuko, familiaj kvereloj, perdo de ŝlosilo, entute simplaj tekstoj.
La gramatikaj resumoj (troviĝantaj komence kaj meze da la libreto) donas bonan superrigardon pri la lernotaĵoj. La enlecionaj anglaj klarigoj estas mallongaj, klaraj. La komprenon kaj kontrolon servas la paralelaj tradukoj de ĉiu teksto.
La libro enhavas multajn kaj utilajn metodikajn konsilojn.
La materialo aĉeteblas en la listigitaj libroservoj.
Ne-pagipovaj kursgidantoj povas peti ilin ĉe Ronald Glossop.
Poŝadreso: Ronald Glossop, 8894 Berkay Avenue, Jennings MO 63136, Usono.
Kreodato:2005-07-08 19:16:35
Lasta redakto:2005-07-08 19:16:35
Montroj:29589
Dosieroj: Elŝutoj de ĉiuj dosieroj sume: 5; Viaj elŝutoj: 0

Interna paĝo  JPG .jpg
Elŝutoj sume: 5
Kreodato: 2010-08-02 15:50:35

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; Mezuma noto: 0; | Aldoni propran opinion

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.