Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Eszperantó nyelvkönyv
Subtitolo:Magántanulók és nyelvtanfolyamok számára
Aŭtoro(j): PRINCZ, Oszkár
Eldonejo:MESZ, Budapest, 1990.
ISBN:963571 100X
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):lernolibro
Nivelo:A1, A2
Celgrupo:nacilingva
Aĝgrupo:nedifinita
Aĉeteblo:UEA: 5,40 EUR (sen varimposto)
Lingvo(j):hungara
Nia opinio:La malgranda libreto estis kaj estas ankoraŭ nun uzata de multaj hungariaj lingvokursoj por instrui la bazon de Esperanto kaj prepari la lernantojn al la ŝtata lingvoekzameno pri Esperanto. La libreto, per siaj tradiciaj ekzercoj, ties solvoj kaj la akompananta kasedo taŭgas ankaŭ por aŭtodidakte lernantaj personoj.
La intrigo estas la kutima: pere de la gastigado de e-amiko (nun franca) malkovriĝas lando, urbo (nun Budapeŝto) kun ties kulturo kaj tradicioj, ĉefe primovadaj. (Atentu, multaj infomoj ne plu aktualas, kaj precipe la prezoj verŝajne dekobliĝis.)
La pritraktataj lingvaj elementoj kelfoje estas mankohavaj, necesas instruista kompletigo.
La librofine troviĝas: ekzercosolvoj, gramatika indekso, e-hungara vortaro, kolekto de la plej konataj internaciaj vortoj kaj listo de aliaj proponataj lerniloj kaj legaĵoj.
Kreodato:2005-07-08 19:16:35
Lasta redakto:2005-07-08 19:16:35
Montroj:36205
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 2; Mezuma noto: 2.5; | Aldoni propran opinion

2.
László Szabó je 2002-06-29 04:51:40    

La temoj devus esti pli bone selektitaj rilate la celon (por komencantoj) kaj same la gramatikaj unuoj. Metodike ĝi estas iom 'malpeza'.

1.
Kristóf Kovács je 2002-06-29 04:40:30    

Kelkaj lecionoj jam estas eksmodaj. Ekzemple tago en E-klubo, kaj la movada leciono estas tre teda kaj kompare al la aliaj pli malfacila. Multaj lecionoj prilaboras unuopajn temojn, kio estas utila (trafiko, restoracio). Bazaj vortoj ofte mankas (vestaĵoj, korpopartoj, la temo: kuracisto, ktp.).
La strukturo (unue gramatiko, poste leciono) estas bona, sed en la tria leciono estas tro da gramatikaĵoj, en la kvina leciono aperas anta/inta, kiu devus esti nur laste. Vortelementoj, kiujn oni devus instrui kune, ofte estas aparte: kun/per, et/eg, ĉj/nj, ig/iĝ.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.