Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:ABC en ESPERANTO
Aŭtoro(j): KOHRS, Charlotte
Eldonejo:INFANOJ CXIRKAUX LA MONDO, San Diego, 1994.
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):lernolibro
Nivelo:A1, A2
Celgrupo:internacia
Aĝgrupo:nedifinita
Aĉeteblo:UEA: 5,40 EUR (sen varimposto)
ELNA: 5 USD
Lingvo(j):angla
Nia opinio:La materialo konsistas el apartaj folioj, sur ĉiu prezentita unu litero de la alfabeto, akompanataj de simpla, kelkfoje de infanoj mem farita, desegnaĵo kaj de simplaj frazoj kaj kelkaj demandoj. La bildojn valoras kolorigi al la infanetoj. La eldonaĵo enhavas ankaŭ metodikajn konsilojn kaj librofine vortareton pri la entekste uzitaj vortoj. La kajereto apartenas al la serio: INFANOJ ĈIRKAŬ LA MONDO.
La materialo aĉeteblas en la listigitaj libroservoj.
Ne-pagipovaj kursgidantoj povas peti ilin ĉe Ronald Glossop.
Poŝadreso: Ronald Glossop, 8894 Berkay Avenue, Jennings MO 63136, Usono.
Kreodato:2005-07-08 19:16:35
Lasta redakto:2005-07-08 19:16:35
Montroj:79218
Dosieroj: Elŝutoj de ĉiuj dosieroj sume: 63; Viaj elŝutoj: 0

Interna paĝo  JPG .jpg
Elŝutoj sume: 63
Kreodato: 2010-08-02 15:50:35

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 9; Mezuma noto: 4.14; | Aldoni propran opinion

9.
PaolaT je 2017-07-22 08:47:00

Pardonu, sed mi eraris lastfoje, mi donis komenton pri alia manlibro kies titolo estas "ABC gramatiko de Esperanto", kiu estas tute alia de "ABC en Esperanto".

8.
PaolaT je 2017-07-14 19:55:11    

Laŭ mi ĉi tiu lernolibro estas tre bona: ĝi estas taŭga ne nur por infanoj, sed ankaŭ por plenkreskuloj; fakte mi uzis ĝin por min prepari por ekzameno kaj ankoraŭ nun ĝi estas utila al mi por konsulti.

7.
amandahigley je 2017-07-08 02:13:39

Tiu cxi libro estas tre simpla sed bona por tre junaj infanoj. Miaj denaskaj filinoj sxatis gxin iom, sed ne ege multe. La desegnajxoj estas iom neprofesiaj, pro tio ke infanoj mem ilin desegnis. Tio estas iom cxarma flanko de la libroj. Sed la vortoj kaj frazoj estas manskribitaj, kaj la tuta libro aspektas suficxe malmoderna kaj neprofesinivela. Tamen, gxi povas esti utila por klasoj de junaj infanoj kiuj sxatas kolorigi bildojn.

6.
Christian ANDRIANARIVO je 2007-10-31 11:53:43    

Mi estas felica por lernis esperanto, cu vi skribulos min; Dankon

5.
Enrique Ellemberg je 2006-03-04 18:18:52    

La tuta libro videblas en la retpaĝo de Infanoj Ĉirkaŭ la Mondo
http://www.iĉlm.org
ankaŭ aliaj similaj libroj.

4.
Enrique Ellemberg je 2006-03-04 18:18:52    

La tuta libro videblas en la retpaĝo de Infanoj Ĉirkaŭ la Mondo
http://www.iĉlm.org
ankaŭ aliaj similaj libroj.

3.
redaktanto je 2005-04-04 21:31:53    

Se vi ŝatus ricevi la libron, skribu al sinjoro Glossop. La adreson vidu supre en la fino de la rubriko: Nia opinio;

2.
Anonima je 2005-04-04 21:30:10    

Mi jam ne havas okazo por lerni tio libro.
Ci vi povas hepi min?Dankon

1.
Nguyen van Tot je 2005-02-22 04:56:48    

Mi jam ne havas okazo por lerni tio libro. Cu vi povas helpi min ? Dalkon.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.