Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Esperanto 1
Subtitolo:internacia lernolibro por la lerneja junularo
Aŭtoro(j): SZERDAHELYI, István
Eldonejo:Budapest, 1972. 3a tralaborita eld.
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):lernolibro
Nivelo:A1, A2
Celgrupo:internacia
Aĝgrupo:nedifinita
Aĉeteblo:UEA: 13,50 EUR (sen varimposto)
FEL: 14,39 EUR (inkl. la varimposton)
Nia opinio:Profesoro Szerdahelyi estis ne nur por la hungara, sed ankaŭ por la internacia e-instruistaro tre konata kaj de ĉiuj respektata. Tiu ĉi lia lernilo en la 70aj jaroj estis multe kaj sukcese uzita. (Nur tiu ĉi 3a eldono, krom la irana represo presiĝis ankaŭ en Hungario en 20 000 ekzempleroj! Sciendas, ke de 1966 esperanto tie estas oficiale agnoskata, en ĉiuj niveloj de la lerneja sistemo instruebla lingvo.)
La kursmaterialo sufiĉas por dujara lerneja programo kun semajne 2 renkontiĝoj, kaj donas firman bazon kaj ampleksan konon de esperanto-gramatiko, leksiko kaj kulturo. Pretiĝis ankaŭ la dua volumo, daŭriga kurso kun la titolo Esperanto 2.
La ĉefaj celoj de la libro estas la gramatiko kaj legigo; neglektiĝas (tutpardoneble pro la epoko kaj ties lingvoinstruaj modoj) la paroligaj flankoj. La gramatikaĵoj estas zorge kaj profesie ellaboritaj; desegnaĵoj, skemoj kaj tabeloj helpas la komprenon.
Krom la enlecionaj prezentadoj meze de la libro troviĝas 22-paĝa sistema gramatiko kun ilustraĵoj kaj ĉe kelkaj partoj seslingvaj (e-o, angla, franca, germana, itala kaj rusa) kompar-tabeloj.
Multaj mallongaj anekdotoj, fabeloj kaj fabloj donas bazon por la prezentendaj lingvaj eroj. Kantoj, poemoj kaj primovadaj konoj faras la libron pli interesa, sed eĉ per ili la enhavo estas tro serioza, klasika por la celgrupo.
La libro bone respegulas ankaŭ la politikan sintenon de la epoko: la "internacieco" estis vidata preskaŭ nur de malantaŭ la "fera kurteno", la ekzemploj ĉerpiĝis plejparte el la orient-eŭropaj landoj, kio verŝajne estis postulo por oficiala lernilo en Hungario.
Tipografiaj solvoj, piktogramoj pri la diversaj partoj kaj ekzercoj helpas orientiĝi en la libro.
Bedaŭrinde malmultas la rektaj, enlecionaj ekzercoj, la veraj laborigaj taskoj, tiel la lernantoj iom pasive nur ricevas kaj malpli povas perlabori sian konon. Tiu manko solviĝas en la pedagogia konsil-parto, sed certe grandigas la taskon de la instruisto mem. Kalkulante je tio la libron tre bone povas uzi ankaŭ ne tro sperta instruisto/instruanto, ja fine de la libro estas lokita 65-paĝa laŭpaŝa priskribo de la farendaĵoj por prezenti ĉiujn erojn de la libro.Temas pri veraj horskizoj.
Librofine troviĝas alfabeta listo de la vortelementoj kun indikoj de la numero de la leciono en kiu ili traktatas kaj kun indiko de la reproduktiveco de la vortradiko.
La libro aĉeteblas nur en malmultaj lokoj, sed certe troveblas en bibliotekoj kaj posedas ĝin miloj da tiutempaj esperantistoj. Valoras do almenaŭ konatiĝi kun la materialo
Kreodato:2005-07-08 19:16:35
Lasta redakto:2005-07-08 19:16:35
Montroj:71510
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 1; Mezuma noto: 4; | Aldoni propran opinion

1.
Boris Kolker je 2002-07-18 10:27:49    

Bedaŭrinde, nun mi ne havas tiun lernolibron kaj ne povas skribi detale. Sed iam ĝi estis tre impresa, bonnivela kaj vaste uzata.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.