Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Teach Yourself - Esperanto (3a eld.)
Aŭtoro(j): CRESSWELL, J.
HARTLEY, J.
Eldonejo:Teach Yourself Books, Holder and Stougton, 1987
ISBN:0 340 40 590 2
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):lernolibro
Nivelo:A1, A2
Celgrupo:nacilingva
Aĝgrupo:nedifinita
Aĉeteblo:UEA: 16,50 EUR (sen varimposto)
FEL: 20,00 EUR (inkl. la varimposton)
ELNA: 17,10 + ($)13,80 2 kasedoj USD
Lingvo(j):angla
Nia opinio:La libro estas bone konstruita, interesa kaj alloga studmaterialo. Ĝin trateksas movadaj informoj, konoj, kiuj reprezentiĝas ĉefe en la dialogoj, vivoproksimaj situacioj ene kaj pere de esperanto.
La strukturo de la ĉapitroj estas la sekva:
' anglalingvaj klarigoj de gramatikaĵoj kun pluraj ekzemploj
' malloga(j) teksto(j) por ties apliko
' dialogoj (ĉefe e-temaj), kiuj bone ekzercigas la ĵusajn kaj la jamajn lernitaĵojn
' diversaj ekzercoj por la enprofundigo de la materialoj kaj kontrolo de la konoj
' vortolisto de la enlecionaj novaj elementoj
La entekste pritraktataj leksikaj temoj estas interesaj, kelkfoje suprizaj, tute ne kutimaj por tiu nivelo (vd. la enhavtabelon sur la sekva paĝo).
Tre utilas la librofinaj resumtabeloj. La solvoj de la ekzercoj ebligas ke ankaŭ memlernantoj povu uzi la libron. Faciligas la lernadon ankaŭ la dudirektaj vortolistoj kaj la gramatika indekso fine de la libro.
La akompanantan sonmaterialon ni ne povis ankoraŭ prijuĝi, tiutipaj spertoj bonvenas sur nia paĝaro.
La libro aĉeteblas ankaŭ en ne esperantistaj librobutikoj, mendeblas tra pluraj naciaj kaj internaciaj retaj libroservoj.
Kreodato:2005-07-08 19:16:35
Lasta redakto:2005-07-08 19:16:35
Montroj:20798
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 1; Mezuma noto: 5; | Aldoni propran opinion

1.
Boris Kolker je 2002-09-30 10:38:42    

Multaj usonaj esperantistoj lernis Esperanton memstare per tiu ĉi lernolibro. Ĝi aperis en la konata serio de lernolibroj de lingvoj. La prezento de la gramatika materialo estas kompakta. La tekstoj sufiĉe interesaj. Grafika prezento estas bona. Kvankam mia unua eldono datiĝas je jaro 1957, ĝi konservis sian freŝecon.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.