Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Angla-Esperanta-Hungara etvortaro pri Lernado kaj Laboro
Aŭtoro(j): KOUTNY, Ilona
Eldonejo:PRODRUK, Poznaſ 2002.
ISBN:83-88518-36-4
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):vortaro
Nivelo:A1, A2, B1, B2, C1, C2
Celgrupo:nacilingva
Aĝgrupo:nedifinita
Aĉeteblo:UEA: 9,90 EUR (sen varimposto)
FEL: 10,00 EUR (inkl. la varimposton)
Lingvo(j):angla, Esperanto, hungara
Nia opinio:La laŭtema vortareto enhavas 1200 vortojn kaj esprimojn en la unuopaj temoj kaj celas ĉefe progresantojn, kiuj intencas riĉigi sian vortprovizon pri la du pritraktataj temoj: lernado kaj laboro. La vortoj kaj esprimoj estas listigitaj en tri paralelaj kolumnoj: angla (markitaj la britaj kaj usonaj diferencoj), esperanto kaj hungara. La tipografie eligitaj kapvortoj sekvas unu la alian en iu pragmatike logika ordo, tiel personoj, alkutimiĝintaj al laŭalfabetaj listoj povas havi malfacilaĵojn. Sub la kapvortoj la esprimoj grupiĝas jene: ● la diversaj tipoj de la kapvortoj; > verboj kaj rilataj esprimoj;○ adjektivoj; ♣ vortoj, asocieblaj al la kapvorto. Fine de la libro troviĝas kelkaj modelekzercoj por montri kiel oni povas efike uzi la vortareton. En nia Lerniloteko ni aperigas serion el tiu ekzercaro. Jen la specimenoj pri Lernado.Pretiĝis du aliaj eroj de la samtipa vortaro: Angla-Esperanta-Hungara etvortaro pri Lingvo kaj Komunikado kaj Angla-Esperanta-Hungara etvortaro pri Homa vivo kaj Loĝado.
Recenzoj:Monato, 2004. januaro 25p.La Ondo, 2003. № 10 (108).
Kreodato:2005-07-08 19:16:35
Lasta redakto:2014-01-02 23:30:38
Montroj:46503
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 4; Mezuma noto: 5; | Aldoni propran opinion

4.
Georgios Dermatis je 2005-11-22 01:51:37    

Tre bona, utila kaj detala etvortaro. Vere bonega libreto!

3.
Vito Redsky je 2004-12-19 17:08:49    

La libro estas ne nur simpla vortaro, sed la aŭtorino donas ankaŭ vere uzeblaj ekzercoj utilaj por praktiki la lingvon. Kvankam la nocioj ne estas listigitaj laŭ la alfabeta ordo, ĉiuj serĉataj vortoj estas facile troveblaj laŭ la preciza temo.

2.
FELSZEGHY JUDIT je 2004-10-19 12:54:36    

Tre bona libro, kun bone uzeblaj vortoj kaj ekzercoj por progresantoj. Mi volontege uzas ĝin kiel instruisto.

1.
KURUCZ GÉZA je 2004-03-07 12:06:25    

Bonega, praktike uzebla por progresantoj kun multaj interesaj ekzercoj.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.