Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Ĉefaj principoj de fremdlingvo-instruado, La
Subtitolo:Instruado - sen turmentado!
Aŭtoro(j): MELNIKOV, S. Aleksandro
Eldonejo:Rostov-na-Donu, 1999.
ISBN:5-8480-0212-6
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):metodika libro
Nivelo:A1, A2
Celgrupo:internacia
Aĝgrupo:nedifinita
Aĉeteblo:UEA: 9,00 EUR (sen varimposto)
FEL: 9,00 EUR (inkl. la varimposton)
Lingvo(j):Esperanto
Nia opinio:La libreto estas praktika manlibro por isntruistoj kaj instruemuloj. Ĝi liveras multajn uzeblajn konsilojn por kursgvidantoj, kiuj intencas fari pli efikaj kaj interesaj siajn lecionojn. Detele legeblas informoj pri kelkaj metodoj, prezentiĝas (bedaŭrinde nur supraĵe) ankaŭ kelkaj lerniloj. Kadre de la psikologiaj-didaktikaj aspektoj estas analizataj kelkaj tipaj situacioj de la instruprocezo kaj doniĝas konsiloj ('konkludoj') por sukcesigi tiujn kazojn. En la sekvaj partoj la aŭtoro, sperta kursgvidanto, donas utilajn, ofte spritajn priskribojn por dekoj da konkretaj instrupaŝoj, instruendaj temoj. Verŝajne tiuj partoj estas la plej originalaj kaj utilaj eroj de la libro. El la unua eldono apenaŭ restis ekzempleroj en la libroservoj, pro tio ni kuraĝas sugesti almenaŭ du ideojn por la eventuala sekva eldono kaj re-redaktado:1) Por ke la legantoj pli facile orientiĝu en la informamaso estus bone, se la tipografia kaj paĝaranĝo estus pli logika kaj strukturita, aŭ almenaŭ bona indekso helpus la malkovradon. 2) La listo pri la plej bonaj internaciaj Esperanto-kursoj estas tro limigita kaj unuflanka, neniel aktuala, nek mondskala. Ĉiukaze la libron ni konsilas eĉ al spertaj kolegoj por ke ili akiru novajn ideojn.
Recenzoj:Valoraj konsiloj en konciza volumo, IPR, 2000/2.
Kreodato:2005-07-08 19:16:35
Lasta redakto:2010-08-30 20:13:38
Montroj:37340
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; Mezuma noto: 0; | Aldoni propran opinion

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.