Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Kurso de Esperanto Lingvo Internacia
Aŭtoro(j): ABRAHAM, Georgo
Eldonejo:UEA, 2000.
ISBN:92 9017 071 9
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):lernolibro
Nivelo:A1, A2
Celgrupo:nacilingva
Aĝgrupo:nedifinita
Aĉeteblo:UEA: 6,90 EUR (sen varimposto)
Lingvo(j):araba
Nia opinio:La libreto estas dediĉita por tutkomencantoj, enhavas 10 lecionojn, verkitajn laŭ la strikta gramatik-traduka metodo, t.e. ĉio estas submetita por prezenti la celitan gramatikaĵon. Krom kelkaj modelleteroj, informtekstoj kaj poemoj la lecionoj konsistas nur el gramatikaj modelfrazoj kaj tradukekzercoj tien reen. Librofine troveblas la solvoj de la taskoj, pro tio la materialo (teorie) uzeblas ankaŭ por memlernantoj.
Kvankam ĉe ĉiu prezento de gramatikeroj paralele troveblas ankaŭ la tradukfrazoj, fine de la libro aperas detala listo de la radikoj kun la paralela araba traduko.
La aperigo de la libro okazis kadre de la Kampanjo 2000, estis subvenciata de Heinz Schindler kaj Subvencio Cigno. Ĝi estis kompostita en Teherano kaj presita en Nederlando.
Estas interese rimarki kiom montriĝas en la eldonaĵo la internacia kunlaboro:
1) Aperadas komposteraroj, manko de liniopartoj, minuskloj frazkomence, spacomanko post frazfinaj punktoj, ktp.
2) Ankaŭ la bindistoj 'mis-konstribuis': dum la libro mem legendas de dekstro al maldekstro, en la vortolista parto la paĝoj estas binditaj konsekvence inverse.

Ĉar la recenzisto ne kompetentas pri la araba lingvo, ni tre bonvenigas ĉi-paĝe la opiniojn de kompetentuloj kaj konantoj, uzintoj de la eldonaĵo. Antaŭdankon!
Kreodato:2005-07-08 19:16:35
Lasta redakto:2005-12-21 10:17:16
Montroj:23079
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 1; Mezuma noto: 5; | Aldoni propran opinion

1.
rachidthami je 2016-07-18 10:47:11    

من فضلكم اريد هذا الكتاب
Bonvolu, mi volas tiun libron
"Kurso de Esperanto Lingvo Internacia"

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.