Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Metodiko en la praktiko
Aŭtoro(j): BARCSAY, Zsuzsa (red.)
Eldonejo:HEA - Budapest, 1982.
ISBN:963 571 107 7
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):metodika libro
Nivelo:C1, C2
Celgrupo:internacia
Aĉeteblo:
Nia opinio:La libro estas kolekto de tre utilaj (pli da praktikaj ol teoriaj) materialoj por praktikantaj instruistoj kaj instruemuloj de Esperanto. La sperta pedagogino, Zsuzsa Barcsay, kunmetis parton de la programo 'Tago de la lernejo' okazigita dum la 67a UK en Antverpeno, kaj invitis por kontribuo per artikolo kelkajn aliajn kolegojn. (Detalan enhavliston vidu sur la sekva paĝo.) La novaĵo de la kolekto estas, ke troviĝas en ĝi deko da priskriboj de konkretaj lecionoj, gvidataj laŭ diversaj metodoj kaj instrumaterialoj (Cseh-metodo, Metodo 11, Taschenlehrbuch Esperanto, ktp), kaj legeblas kontribuoj pri tio, kiel povas utili en la lingvolernado la bildserio Asteriks. La materialo estas kvazaŭ iu kunveno de instruistoj por interŝanĝi siajn spertojn kaj ideojn. Fakte pli bona ol kelkfoje realaj kunvenoj, ja ĉio re- kaj relegeblas, digesteblas, pli ol se oni ricevus ĉiujn informojn ene de du tagoj, en senfina serio de prelegoj. En la Suplemento ricevis lokon pluraj praktikaj informoj, biografiaj notoj, listo de la kontribuintoj kaj Statistiko pri la situacio de E-instruado en la mondo (jaroj 1980-81), en la redaktado de G. Pirlot.La utila manlibro aĉeteblas nur en kelkaj libroservoj, tamen valoras ĝin serĉi, eĉ pruntepreni el bibliotekoj aŭ de amikoj por trastudo, precipe por novaj kaj senspertaj kolegoj.
Kreodato:2005-07-08 19:16:35
Lasta redakto:2010-09-18 20:38:56
Montroj:84253
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 1; Mezuma noto: 5; | Aldoni propran opinion

1.
blazio je 2011-02-13 08:52:03    

Mi pensas, ke la volumo estas koinsiderenda pri metodiko kaj interesa jam ne niur tiukampe, sed ankaŭ por historio de la Esperanto-movado.kaj historio de la instruado de Esperanto. Mi citos titolojn kaj temojn. Ne ĉie aperas titoloj, ĉar la verko estas dividita je klarlimaj temoj kaj subtemoj, al kiuj la autoroj akomidiĝas: I. Metodikaj, lingvistikaj, psikologiaj konsideroj. II. Priskriboj de konkretaj instruhoroj kun komentarioj, laŭ aĝogrupoj. Suplemento. .

La aŭtoroj kaj la temoj laŭ spaca sinsekvo estas jenaj: Ragnarsson, B.: Studado de alia lingvo, Borman, W.:Eekzameno - finpunkto kaj kulmino de kurso, I. Szerdahelyi: La instrupraktiko Zsuzsa Barcsay [barĉai, ĵuĵa]: Transfer-valoro de Esperanto por hungaroj en la lernado/instruado de hindeŭropaj lingvoj, T. Dahlenburg: Psikologiaj premisoj, metodikaj konsekvencoj , same T.D: Instruhoroj por plenkreskulo (laŭ Taŝenlehrbuch Esperanto), A.C. E. hilds-Meej [Instruhoroj por plenkreskuloj] laŭ La Baza Kurso en Esperanto, G. Dimov: Instruhoroj por plenkreskuloj] (laŭ Cseh-metodo + Kurso de Esoerabti) , E. Ludwig (laix Metodo 11). Por studentoj: Piron C. (laŭ Basic Esperanto Course), I. Terts: 1. Pri bildromanoj - okaze de Esperant-lingva traduko de Asteriks, J. Horváth? Kelkaj pliaj proponoj por utiligi la Asterikson en la lingvoinstruado. - Por gimanazianoj (17-jaruloj): E. Csiszár (laŭ lernolibroj de I. Szerdahelyi [serdaheji]) - Por bazlernejanoj: E. Bodnár - T. Cserne [ĉerne]: instruhoro en Budapeŝta bazlernejo Zu. CSISZÁR [ĉisa:r, ĵuĵa]: insturhoro en klaso el infanoj 12-jarajm Elisabetta Formaggio-Vilisics: Instruhoro al grupo el 10-11-jaraj infanoj.. Mi emfazas, ke la libro enhavas bibliogafion de la referenca literaturo. La suplemento enhavas kankau kontrivuojn de W. Bormann kaj H. Pirlot: tiuj kontribuaĵoj montras la bildon de instru-organizado de tiu subeokoko.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.