Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Les bases de l'espéranto
Subtitolo:d'après le fundamento
Aŭtoro(j): BAVANT, Marc
Eldonejo:KAVA-PECH, Prague, 2002.
ISBN:80-85853-56-6
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):gramatika libro
Nivelo:A1, A2, B1, B2, C1, C2
Celgrupo:nacilingva
Aĝgrupo:nedifinita
Aĉeteblo:UEA: 11,70 EUR (sen varimposto)
FEL: 9,90 EUR (inkl. la varimposton)
Nia opinio:La alloga libreto pretiĝis por sinteze prezenti la bazan gramatikon de Esperanto , sed ne tra plurcent paĝoj da preskribaj gramatikaj reguloj, sed tra la EKZERCARO de Zamenhof.
En la unua parto de la libreto la aŭtoro en la franca lingvo prezentas la 16 regulojn, aldonante siajn komentojn kaj ekzemplojn al la klarigoj. La dua (pli ampleksa) parto okupiĝas pri la ekzercara materialo: sub la koncernaj paragrafoj legeblas la zamenhofaj frazoj, sekvataj ofte de komentoj kaj fine de la paragrafo legeblas vortlisto (e-o, franca kaj rusa) de la novaj vortoj de la koncerna ero. Tre plaĉaj kaj helpaj estas la piednotoj (entute 172), en kiuj la aŭtoro atentigas la leganton pri la klarigendaj fenomenoj de la ekzemplofrazoj, ofte rimarkante pri ne-logikaĵoj, elementoj kiuj povas esti kontraŭdiraj de la antaŭe konigita regularo. La leganto ekscias ĉe kiuj lokoj la ekzercaraj frazoj ne plu estas same uzataj kiel en la tempo de la kreinto de la lingvo. Doniĝas ankaŭ sugestoj pri la nuntempaj uzendaj formoj.La libreton finas la dulingva korelativa tabulo kaj listo de la radikoj, kun la indiko de la paragrafnumeroj en kiuj ili aperis.
La verkon ni konsilas al tiuj, kiuj en mallonga tempo ŝatus ricevi trarigardon kaj simplan, klaran, tamen kompetentan gvidadon pri la funkcio de la E-gramatiko. Utilas ankaŭ por tiuj kursgvidantoj kaj esperantistoj kiuj trovas sed ne ĉiam komprenas kio kial estis uzata de Zamenhof tiel kiel tio aperas en la ekzercaro.
Tre bona kaj alloga materialo ankaŭ por varbi kaj konvinki seriozajn interesiĝantojn pri la « artefarita » lingvo.
Por aĉeti la libron vi povos turni vin ankaŭ al la Eldonejo
Recenzoj:Monato, 2003.
Kreodato:2005-07-08 19:16:35
Lasta redakto:2005-07-08 19:16:35
Montroj:43982
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 1; Mezuma noto: 5; | Aldoni propran opinion

1.
Boris Kolker je 2002-11-15 08:16:29    

Pioniroj de Esperanto havis je sia dispono la plej simplajn priskribojn de la nova lingvo. Malgraŭ tio, multaj el ili regis Esperanton tre bone. Marc BAVANT prezentis la "Fundamenton de Esperanto" en nova lumo, provizinte ĝin per komentaroj kaj eltirinte regulojn el ĝiaj ekzemploj. Tre sprita provo, dank' al kiu la "Fundamento" transformiĝis, en la interpreto de Marc, en modernan lernolibron. Gratulon al la aŭtoro!

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.