Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Verda koro, La
Aŭtoro(j): BAGHY, Julio
Eldonejo:HEA, Budapest, 1982.
ISBN:963 571 106 9
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):legolibro
Nivelo:A1, A2
Celgrupo:internacia
Aĝgrupo:nedifinita
Aĉeteblo:UEA: 6,00 EUR (sen varimposto)
FEL: 5,95 EUR (inkl. la varimposton)
ELNA: 8,40 USD
Lingvo(j):Esperanto, hungara
Nia opinio:La klasika lingvolerniga romano de Baghy, inspirita de propraj travivaĵoj, prezentas la vivon de e-kurso kaj ties membroj. La loko de la okazaĵoj estas en Siberio, kie la instruisto estas hungara militkaptito kaj la kursanoj diversnaciaj soldatoj kaj lokaj lernantoj, oficistoj.
Legante la libron oni ekkonas profundajn sentojn, kortuŝajn eventojn, spertas homecon kaj amon.
La laŭŝtupe verkita romano ebligas jam ankaŭ al komencantoj ĝui originalan tekston, ofte okazas ke ĝi estas la unua libro, kiun lernantoj legas en la internacia lingvo.
Kvankam la librofina vortaro kaj kelkaj klarigoj verkiĝis por hungaroj, troviĝas en la libro esperantlingva gramatika klarigo kaj mallonga listo de vortoj kaj novaj gramatikaj elementoj listigitaj por ĉiu ĉapitro. La libro bone uzeblas en internacia medio.
Konsiloj por kursgvidantoj helpas la grupan kunlegadon kaj prilaboron de la materialo.
La teksto de la libro kaj al ĝi kreita kurso por anglalingvanoj estas legebla ankaŭ rete.
Kreodato:2005-07-08 19:16:35
Lasta redakto:2006-01-03 16:19:56
Montroj:23959
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 2; Mezuma noto: 5; | Aldoni propran opinion

2.
Beatrice Allee je 2006-01-03 15:39:55    

Mi malkovris tiun libron inter libroservaj brokantaĵoj. Ĝi estas samtempe lernolibro kaj historia rakonto kiu ege kortuŝis min. Kun intereso mi legis la prononcajn kaj gramatikajn klarigojn.

1.
Monika Molnar je 2002-10-23 22:36:17    

Kvankam ne estas nuntempa rakonto, kiel komencanto (ĝi estis inter miaj unuaj legaĵoj dank' al mia profesorino, kiu enmanigis ĝin al mi), mi tre ŝatis la libron.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.