Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Uĉebnik jazyka esperanto - Учебник языка эсперанто
Aŭtoro(j): KOLKER, Boris
Eldonejo:Moskvo, 1992.
ISBN:5-02-017112-3
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):lernolibro
Nivelo:A1, A2
Celgrupo:nacilingva
Aĝgrupo:nedifinita
Aĉeteblo:UEA: 7,50 EUR (sen varimposto)
Nia opinio:La simpla, maldika libreto enhavas bone strukturigitan, didaktike sperte aranĝitan kursmaterialon por rusparolantaj lernantoj de Esperanto. Ĝi estas destinita por komencantoj, sed kiuj finstudas ĝin, atingas certe bonan mezan nivelon. La 20 lecionoj de la lernilo donas ne nur vortolistojn (bazitaj je ĉ. 1200 radikoj), tekstojn, konsekvence strukturigitajn ekzercojn (por pluraj troviĝas ankaŭ solvo en al libro), sed multajn informojn pri E-o: kaj en la cellingvo kaj en la nacia lingvo de la lernantoj. (Kelkaj tekstoj estas tro politikaj, sed eble necese pro la cirkonstancoj.) La bazaj leciontekstoj, pli kaj pli longaj, trairas temojn de la ĉiutaga vivo ĝis E-literatura enhavo. La gramatiko estas konciza, per bonaj ekzemploj klarigita kaj en la taskoj plene ekzercigita. Unu el la karakterizaj metodikaj trajtoj de la libro estas la maksimuma ripetiĝo de afiksoj kaj helpaj vortoj en laŭeble ĉiu teksto kaj ekzerco de ĉiu leciono.Multe valoras, precipe por memstudantoj, la laŭŝtupe aranĝitaj, kvante ampleksaj ekzercoj: tradukigo de E-vortoj, esprimoj, poste frazoserioj kaj fine tradukigo de ruslingvaj tesktoj. Tamen tiuj eroj evoluigas nur unu flankon de la lingvouzo, por trejniĝi ankaŭ en la parolo oni havu instruiston, vizitu klubon kaj aranĝojn aŭ akiru aliajn materialojn. Krom la instruado de la internacia lingvo kaj eduko pri ĝiaj valoro, kulturo kaj movada vivo, la libro donas ankaŭ bazajn lingvistikajn konojn en la rusa lingvo.En ĉiu leciono alparolas la leganton la aŭtoro mem, donante utilajn konsilojn, kuraĝigajn vortojn, instigante la studantojn al pluaj paŝoj. Kiel la plejmulto de la rusaj lerniloj la dense kaj malgrandlitere aranĝitaj paĝoj bedaŭrinde ankaŭ de tiu ĉi libro estas presitaj sur maldikajn foliojn.Por konsoli almenaŭ la komputiluzantojn ni informas ilin ke estas atingebla ankaŭ la kompletigita kaj reviziita reta versio de tiu valora lernilo, kie ne nur ĉiuj tekstoj, sed ankaŭ laŭtema serĉilo kaj la vortaro helpas la lernanton per simpla klako trovi la erojn en la lernmaterialo. Ekzistas estona kaj kartvela versioj de tiu ĉi lernolibro, adaptitaj al lokaj cirkonstancoj.
Kreodato:2005-07-08 19:16:35
Lasta redakto:2011-02-07 15:17:09
Montroj:44210
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 4; Mezuma noto: 5; | Aldoni propran opinion

4.
vmel je 2017-11-21 11:52:59    

Unua versio de tiu lernolibro aperis en 1978, sekvis dekoj da reeldonoj, kaj dum preskaŭ 40 jaroj nenio similnivela sekvis en la rusa lingvo. Fakte, ĉiuj konataj por mi ruslingvanoj, parolantaj Esperanton tute libere - lernis laŭ ĝi (mi same). Aliaj lernolibroj ne donas tian majstrecon.

3.
N. Cvileneva je 2002-10-09 22:40:59    

Mi, ŝajne, povas diri, ke observis 'la vivciklon' de tiu ĉi lernolibro ekde ĝia naskiĝo. Se mi ne eraras, ties ĝermo (aŭ prototipo) aperis iam sur paĝo de nia respublika junulara ĵurnalo. Tio estis vere neforgesebla evento. Amaso da homoj tiam memstare komencis lerni la lingvon, poste multaj el ili ekzameniĝis en la klubo. Post nelonga tempo aperis la broŝurita ⿦ ne lernolibro, ne ' 'metodikaj direktivoj' ' nur tion eblis eldoni en tiamaj kondiĉoj. Jam estas malfacile diri, kiom da reeldonoj okazis, kiom da novaj esperantistoj (aŭ, eble, pli ĝuste, E-generacioj) aperis dank' al ĝi. De eldono al eldono ĝi 'kreskis', 'maturiĝis' kaj iĝis pli riĉa. La nuna lernolibro, aperinta elsubmane de la sperta instruisto, estas metodike perfekta, interesa laŭ enhavo kaj, sendube, tre utila ne nur por komencantoj, sed ankaŭ por progresantoj. Kaj, certe, ĝi estas bonega instruilo por gvidantoj de E-kursoj. Ni deziru por la aŭtoro novajn sukcesojn kaj krean inspiron.

2.
Vjacxeslav (Sl.) Ivanov je 2002-10-02 03:22:18    

La reta versio de la lernilo estas jam dum kelkaj jaroj vaste uzata en retaj lernejoj de Esperanto -- ekz., ĉe http://www.ikso.net/esperanto-kurso/.

La lernolibro bone uzas strukturan kaj leksikan proksimecon inter Eo kaj la rusa (kio ne estas mirinda -- ja la aŭtoro, nun Akademiano, science esploris influon de la rusa al Eo). Dank' al tio eĉ personoj sen serioza sperto pri lingvolerno progresas sufiĉe rapide. Pli spertaj lernantoj finas la plenan kurson dum monato.

La kurso estas sufiĉe profunda gramatike, ĝi preskaŭ ne postlasas "blankajn kampojn" en la scioj de lernantoj. Post fino de ĉi-kurso kutime aperas kvalita esperantisto kun forta inklino al legado, verkado ks.

Multjara sperto de vasta uzado de ĉi-tiu lernilo, ĝia ĝisnuna populareco certe pruvis taŭgecon de la kurso.

1.
Garik Kokolija je 2002-09-30 15:35:25    

Laŭ tiu ĉi libro mi lernis Esperanton antaŭ 22 jaroj. Kaj la pasintaj jaroj nur pliperfektigis la lernolibron. Estas bonege, ke la aŭtoro konstante laboras por plibonigo de sia verko, modifas ĝin, ion ŝanĝas, ion aldonas. En sovetiaj tempoj la libro de Boris Grigorjeviĉ Kolker estis preskaŭ unusola atingebla lernilo por multnombraj komencantoj. Sed ankaŭ nun, kiam aperis kaj aĉeteblas multaj lernolibroj de diversaj aŭtoroj, tiu ĉi restas la plej populara kaj uzata por klasikstilaj E-kursoj.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.