Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Bela planedo, La
Subtitolo:Demandu kaj respondu!
Aŭtoro(j): KOHRS, Charlotte
Eldonejo:Infanoj Cxikaux La Mondo, San Diego, 1992.
ISBN:ne indikita
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):ekzercaro
Nivelo:A1, A2
Celgrupo:internacia
Aĝgrupo:nedifinita
Aĉeteblo:UEA: 1,20 EUR (sen varimposto)
Lingvo(j):Esperanto
Nia opinio:La kelkpaĝa porinfana, simpla kajereto estas riĉe ilustrita de infanoj, taŭgas por prilabori geografiajn temojn, instrui vortojn pri la planedo, vivo en la planedo, plantoj, bestoj, homoj, landoj, ktp. La "demando-respondo" tekstetoj kun la vortlistoj estas mallongaj, digesteblaj. La ludoj, troviĝantaj en la dua parto helpas per konkretaj esprimoj ekzerci sin pri la materialo. Kvankam la desegnaĵoj estas nigra-blankaj, estas bone kolorigeblaj. Bona ilo por komenci la edukadon al internacieco kaj prepari la amikiĝon kaj korespondadon kun eksterlandaj infanoj. La materialo aĉeteblas en la listigitaj libroservoj.Ne-pagipovaj kursgvidantoj povas peti ilin ĉe Ronald Glossop. Poŝadreso: Ronald Glossop, 8894 Berkay Avenue, Jennings MO 63136, Usono.
Kreodato:2005-07-08 19:16:35
Lasta redakto:2014-01-02 22:18:20
Montroj:43502
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 2; Mezuma noto: 5; | Aldoni propran opinion

2.
Olga Lidia Meneses Duarte je 2004-10-27 14:34:24    

Nur kelkaj dankemaj vortoj al la tre estimata k bedaŭrinde ja ne inter ni Charlotte KOHRS. Ŝi ĉiam faris eminentan laboron kun la infanoj k ne surprizas min trovi ĉi tie alian verkaĵon... Bonvenita al la infana mondo!!!

1.
Ronald Glossop je 2003-03-22 21:40:52    

Ĉi tiu libreto instruas la gelernantojn ne nur pri Esperanto kaj monda geografio sed ankaŭ pri respekto al la natura medio.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.