Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:30 nap alatt eszperantóul
Subtitolo:Eszperantó nyelvkönyv
Aŭtoro(j): HORVÁTH, Jozefo
Eldonejo:MESZ, Budapest, 1979.
ISBN:963 571 032 1
Akireblo:aĉetebla
Nivelo:A1, A2
Celgrupo:nacilingva
Aĝgrupo:nedifinita
Lingvo(j):hungara
Nia opinio:La iam furora libro, eldonita antaŭ pli ol 20 jaroj estis por multaj hungaroj la allogaĵo por lerni la internacian lingvon. (Ankaŭ por la recenzanto mem.)Ĝi estas destinita por « senpaciencaj, eĉ prefere koleraj memlernantoj » kun la celo rapide ellerni Esperanton. Por atingi tiun celon la sufiĉe ampleksa materialo estas dozita por 30 tagoj (inklude ankaŭ la semajnfinajn!) kaj la daŭraj verkistaj instigoj, puŝoj, dekoj da utilaj konsiloj kaj trukoj en sufiĉe rekta, ĉiutaga, kelkfoje slanga stilo faras, ke oni simple eĉ ne kuraĝas ĉesi la lernadon.
La strukturo de la lernilo ne estas klasika, oni ne trovas didaktikajn legaĵojn kiuj legendas, tradukendas kaj kontrolatas pere de demandoj.
Jozefo Horváth kreis laŭteman libron: prilaborigas gramatikajn konceptojn atentante pri la falsaj amikoj de hungaroj, aldonas laŭtemajn vortolist(eg)ojn, venas kelkaj ŝercoj, anekdotoj, poste pli kaj pli ofte legaĵoj: artikoloj, literaturaj fragmentoj, ĉiutagaĵoj.
Ne estas ekzercoj, la celo estas lerni, parkerigi, kompreni kaj iam iel uzi.
Iam en Hunagrio funkciis koresponda kurso laŭbaze de tiu lernilo. Tiu modela ekzercaro kun la kompetentaj klarigoj, korektoj kaj konsiloj de la korektistoj estis tre valora kaj bone prilaborigis la libran materialon.
Mi mem ŝatis lerni laŭ tiu lernilo, sed sincere dirite estis bone, ke mi devige kuŝis en hospitalo dum la tuta lernoperiodo, ĉar eble nur tie oni havas tempon ellerni tiom multe da materialo.
Eble estus bona ideo reeldoni tiun modernan libron kaj la ekzercomaterialon de la menciita koresponda kurso.
Kreodato:2005-07-08 19:16:35
Lasta redakto:2008-10-28 15:03:52
Montroj:39990
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 7; Mezuma noto: 4.86; | Aldoni propran opinion

7.
László István TÓTH je 2005-11-17 20:09:19    

Ĝi estis mia unua lernolibro kiun mi trastudis, kaj trovis ĝin tre taŭga por memlernado. Nur ĝia titolo estas danĝera, ĉar sugestas tion, ke oni povas lerni la lingvon en 30 tagoj, kaj se tio ne okazas (tutcerte!), tiam oni povas forturni sin de Esperanto.
Mi ŝanĝus ĝian titolon al "...en 30 semajnoj" :-)

6.
György Lukács Bacher je 2005-10-21 19:04:55    

Tio estas interesa libro por lerni, kaj havas multe da avantagojn, tamen multaj ektimiĝas pro tiu titolo kaj la metodo.

5.
Blazio Vaha je 2005-09-29 18:09:01    

Mi recenzis la verkon,
iam. Mi eblle kvalifikis ĝin je kvar, ja mi pensis, ke iam ĝi estas iomete, mi diru, malpreciza, kelkloke. Sed mi agnoskis la avangardan karakteron, riĉecon kaj la instigan forton de tiu lernolibro, kaj mi ankaŭ (kiom tio pseŭdodependetis de mi, kies opinion HEA petis) subtenis ĝian aperigon.

Blazio

4.
Monika Molnar je 2004-09-13 09:24:28    

Kvankam mi ne lernis el ĝi, sed mi multe aŭdis pri ĝi, poste mi aĉetis kaj ankaŭ mi trovas ĝin tre bone farita, kiu instruas alloge kaj amuzante.

3.
Boris Kolker je 2002-11-15 07:51:21    

Mi aĉetis tiun lernolibron, kiam ĝi aperis. Ĝis nun mi havas tre bonan impreson pri ĝi, kvankam mi ne memoras detalojn. En 1983 la aŭtoro Jozefo HORVÉTH, mi kaj du aŭ tri pliaj personoj renkontiĝis kun publiko en iu granda Budapeŝta parko. Jozefo gvidis la renkontiĝon tre vigle kaj sprite, simile al sia lernolibro. ;-)

2.
Peter Bolla je 2002-11-14 05:05:44    

Tio estas tre bona lernolibro. Laŭ la metodo de la libro oni povas vere dum 30 tagoj bone lerniĝi esperante. Mi ne el tiu libro lernis, sed mi aŭdis pri tio libro nur bonon. Ĉar mi estis tre scivola, ankaŭ mi aĉetis la libron.
Se mi instruus, mi uzus ĝin. Bedaŭrinde oni jam ne povas tro multloke aĉeti.

Petro

1.
csaba Székely je 2002-10-23 19:47:26    

La plej bona lernolibro ajntempa, bedaŭrinde hungarlingva. Mi lernis el ĝi antaŭ pli ol 20 jaroj, tutsole. Pleje mi memoras la larmigan teatraĵeton de la deka tago.
Tre gravas la informoj donitaj pri la movado. Laŭ ili mi aliĝis al UEA kaj HEA, aĉetis PIV, abonis gazetojn ktp.
Grava malavantaĝo estas, ke traleginte ĝin, sub la impresoj ricevitaj, poste mi ne povis akcepti la krokodilan konduton de la tuta hungaria movado, kaj la ĝeneralan preferon de kvanto al la kvalito.
csaba

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.