Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Aŭtodidakta lernolibro de Esperanto por mongollingvanoj (3a eld.)
Aŭtoro(j): RINCXEN, B. Junsxoob
Eldonejo:Ulanbator, 1992.
ISBN:ne indikita
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):lernolibro
Nivelo:A1, A2
Celgrupo:nacilingva
Aĝgrupo:nedifinita
Aĉeteblo:UEA: 7,50 EUR (sen varimposto)
Lingvo(j):Esperanto
Nia opinio:Kvankam la libro verkiĝis por aŭtodidaktaj lernantoj de E-o, estas malfacile imagi ke oni, krom la pasivaj kapabloj (legado, kompreno) povas ellerni mem el la libro ankaŭ aktivajn lingvajn kapablojn (kiel skribado, verkado en e-o, kaj parolo en la lingvo).
La strukturo de la lecionoj: unue venas la vortolisto (e-o-mongola), ĉe gramatikaj elementoj iom da klarigo, poste la tiel nomataj ekzercoj, kiuj fakte estas la legaĵoj de la unuo. Krom la lastaj kelkaj lecionoj, tiuj legaĵoj estas senkoheraj modelfrazoj (kiuj servas ĉefe gramatikajn celojn, kaj duagrade prezentas erojn el la E-o mondo kaj kulturo, kaj donas geografiajn, turismajn informojn, aŭ servas nur pure gramatikajn celojn. La leciono enhavas ankoraŭ komentarian parton por detaligi la gramatikaĵojn. Neniu ekzerco, tasko igas la lernanton je aktiva uzo de la lingvo.
En la fina parto la lernilo donas 28 paragrafojn el la fundamenta krestomatio, kune kun akompanaj vortolistoj. La libron finas vortolisto e-o-mongola. (La tajperojn de la libro oni povas korekti memstare laŭ zorge kompilita - iom longa, tamen ne kompleta - erarlisto.)
Nekonante alian lernilon por mongollingvanoj, ni nur esperi povas, ke ekzistas aliaj, aŭ ke la samideanoj en Mongolio uzas pli modernajn, pli laborigajn internaciajn lernilojn.
Kreodato:2005-07-08 19:16:35
Lasta redakto:2005-07-08 19:16:35
Montroj:23951
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; Mezuma noto: 0; | Aldoni propran opinion

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.