Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Baza Esperanta Radikaro
Aŭtoro(j): PILGER, F. Wouter
Eldonejo:UEA, Rotterdam, 2001.
ISBN:92 9017 076 X
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):vortaro
Nivelo:A1, A2, B1, B2, C1, C2
Celgrupo:internacia
Aĝgrupo:nedifinita
Aĉeteblo:UEA: 7,50 EUR (sen varimposto)
FEL: 7,50 EUR (inkl. la varimposton)
Lingvo(j):Esperanto
Nia opinio:La malgranda, poŝformata libreto estas Esperanto-Esperanto vortaro kun zorge - laŭ la ofteco kaj utileco - elektita baza vortprovizo. Al la ĉ. 2700 radikoj la aŭtoro donas simplajn klarigojn (sen postulo precize difini la vortojn) por tiel helpi tiujn uzantojn, al kiuj mankas nacilingvaj vortaroj, eble tro grandas aŭ kostas aliaj Esperanto-Esperanto vortaroj.La markado de la radikoj pere de ciferoj de 0 ĝis 9 donas indikon pri la ofteco de la koncerna vorto, kaj la marko: "steleto en cirklo" aludas al la aparteno al la plej oftaj 1000 radikoj de la internacia lingvo tiel krom la kutimaj vortaraj funkcioj la libreto bone povas servi simplan, sisteman vortriĉigon. Ĝi utilas ankaŭ por la instruista laboro (ĉefe se temas pri rektmetoda instruado) aŭ por kreado de enigmoj kaj vortludoj. La libreton ni trovas utila: "bona por esti uzata, bona por atingi rezulton". Ekzistas ankaŭ reta versio de la vortaro.
Recenzoj:Monato, 2002/7. 24p.ESPERANTO, aprilo 2004, 87p.
Kreodato:2005-07-08 19:16:35
Lasta redakto:2010-12-04 10:21:05
Montroj:30906
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 7; Mezuma noto: 5; | Aldoni propran opinion

7.
rando je 2018-02-07 01:59:23    

Kaj la libro kaj la Anki ferdeko de kartoj utilegas. https://ankiweb.net/shared/info/293061661

6.
Georgios Dermatis je 2005-11-22 02:41:16    

Saĝa, simpla kaj utilega helpilo. Mi bedaŭrinde uzas nur la retan version!

5.
luiz portella je 2004-12-09 01:56:41    

Mi ŝatis ĝin. Bedaŭrinde ĝi estas multekosta. Mi ankaŭ bedaŭras ke mi aĉetis ĝin nur tiam (antaŭ 1/2 monatoj), kiam ĝi ne plu estos utilega al mi. Mi rekomendas ĝin al ĉiuj komencantoj. Estus tre interesa simila vortaro trioble/kvinoble pli vorto-hava.

4.
José Antonio Vergara je 2004-11-03 15:09:57    

En la revuo 'Esperanto' de UEA, aprilo 2004 aperis mia mallonga recenzo pri tiu chi ege valora leksikografia kontribuajho. Chiuj instruantoj de la lingvo devus uzi ghin. Ghi estas esenca lernilo.

3.
Alain Delmotte je 2004-09-16 16:14:18    

Tre bona. Rekomendinda kaj rekomendenda. Se ĉiu konus tiujn "bazajn" radikojn, plejofte, ne bezonus krei neologismojn.

2.
kolker@stratos.net je 2003-03-23 05:44:48    

Mi vidis tiun bonegan (kaj simplan!) vortaron en la reto. Nun mi aĉetis ĝin kaj varme rekomendas ĝin al ĉiuj, speciale al tiuj, kiuj legas mian libron "Vojaĝo en Esperanto-lando. Perfektiga kurso kaj Gvidlibro pri la Esperanta kulturo".

1.
vojdan je 2003-01-05 21:39:41    

Konciza kaj trafa klarigo de vortoj. En la simpleco estas ĝia saĝeco.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.