Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto, La
Aŭtoro(j): WARINGHIEN. G.- DUC GONINAZ, Michel (gvidantoj)
Eldonejo:SAT, 2002.
ISBN:ne indikita
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):vortaro
Nivelo:A1, A2, B1, B2, C1, C2
Celgrupo:internacia
Aĝgrupo:nedifinita
Aĉeteblo:UEA: 78,00 EUR (sen varimposto)
FEL: 70,00 EUR (inkl. la varimposton)
Lingvo(j):Esperanto
Nia opinio:La nove eldonita PIV(2) estas granda plibonigo de la malnova versio, pliriĉigita je ĉ. 1500 kapvortoj kaj ĉ. 7400 leksikaj unuoj, plejparte surkampe de fakaj kaj sciencaj vortoj. La vortaro entenas ne tro da novaj "neologismoj". Oni ĝustigis misaĵojn, aldonis necesaĵojn, forigis (kaj samtempe kreis novajn) tajperarojn.
Kvankam estas danĝere rigardi PIV-on (ĉu la malnovan, ĉu la novan) kiel unusolan kaj ĉion-decidan normon por la vortprovizo, tamen ĝis facile atingebla, fidinda kaj normiga listo de fundamentaj radikoj PIV restos "LA MANLIBRO" de dubuloj kaj lernemuloj. Ni konsilas uzi la libregon kun prudento kaj kun konsidero, ke ankaŭ ĝi estas parte nur priskriba vortaro anstataŭ esti preskriba.
Interesan analizon, konsilojn pri observendaĵoj kaj atentindajn ekzemplojn vi povas legi en la sube indikita Monato-recenzo, verkita de Bertilo Wennergren. En tiu ĉi kazo la recenzanto de nia katalogo cedas sian spacon al fakulo kies profunda analizo pri la grandioza verko de dekoj da malnovaj kaj novaj kunlaborantoj certe helpos al vi decidi: ĉu aĉeti la Novan PIV-on aŭ ne.

La nova eldono de Plena Ilustrita Vortaro aperis en marto 2005.
Ĝia titolo estas "Plena Ilustrita Vortaro 2005". La nova vortaro estas funde reviziita kaj ĝisdatigita kun preskaŭ 17 000 kapvortoj kaj ĉ. 47 000 leksikaj unuoj. Kolektiva verko de ĉ.150 kunlaborantoj.
La prezo ĉe SAT kaj FEL estos 80 eŭroj, ĉe UEA 87 eŭroj plus imposto. Ĉiuj libroservoj aldonos afrankokostojn.
Recenzoj:Monato, 2002/10. 25-27p.
Kreodato:2005-07-08 19:16:35
Lasta redakto:2005-07-08 19:16:35
Montroj:32827
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 4; Mezuma noto: 4.33; | Aldoni propran opinion

4.
Bernadox je 2014-07-05 20:31:54

Recenzo de PIV 2002 tie ĉi: http://www.ipernity.com/blog/bernardo/153567.

Intertempe la denove rev. eld. de 2005 estas senkoste konsultebla je http://vortaro.net/ (ePIV 2012).

3.
Liweicheng je 2005-06-20 22:27:50    

Cu en la nova PIV estas multa tekstilaj vortoj?

2.
Alain Delmotte je 2004-09-16 16:30:17    

Tre bona eldono. Estas nepre necesa al kiu volas iri profunde en la lingvon. Ĝi ne havas la problemojn de la antaŭa eldono (multe malpli francinfluoj) kaj ĝi estas neŭtrala en la enhavo.

1.
Ottó Haszpra je 2002-11-19 18:54:53    

Mi tre rekomendas La Novan PIV-on al ĉiuj, kiuj serioze studas nian lingvon aw uzas ĝin por beletra aw fakliteratura kreado. Sed same ĝi utilas por solvi ĉiutagajn lingvajn demandojn.
Legu pli detale en la recenzoj de Kavka kaj mi, per kiuj mi petis nian redaktorinon kompletigi la ĉi supran liston de recenzoj.
2002 11 19

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.