Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Por la praktikantoj (5a eld.)
Subtitolo:Pluaj paŝoj al vivanta lingvo
Aŭtoro(j): BABIN, P.
Eldonejo:Baugé, Kulturdomo Grésillon, 1991.
ISBN:ne indikita
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):lernolibro
Nivelo:B2
Celgrupo:internacia
Aĝgrupo:nedifinita
Aĉeteblo:UEA: 8,70 EUR (sen varimposto)
FEL: 6,71 EUR (inkl. la varimposton)
Lingvo(j):Esperanto
Nia opinio:La lernilo verkiĝis por la komencintoj kaj donas eblon pluperfektiĝi en la lingvokono kaj proksimiĝi al la kapablo aktive uzi la akiritajn konojn.
La strukturo de la eroj:
- 5-8 ilustraĵoj kun frazoj por enkonduki la temon kaj paroligi la lernantojn
- unua teksto: ellaboro de la temo en mallonga teksto
- dua teksto: fragmentoj de originalaj aŭ tradukitaj E-verkoj: fabeloj, romanoj, artikoloj Ilin ofte akompanas klarigoj, gramatikaj rimarkoj.
- ekzercoj: demandoj, vortkonstruo, vortklarigoj, verkigo, diktaĵo, kelkfoje enigmoj, anekdotoj
La tekstoj temas pri ĉiutagaj temoj (vd. la enhavtabelon en la sekva paĝo), kaj al ili pli-malpli ligiĝas ankaŭ la literaturaj fragmentoj.
Bedaŭrinde ne apartenas al la lernilo solvoj por la ekzercoj, tiel la memlernantoj malfacile povas kontroli sian laboron. Pro tio la verkon ni konsilas ĉefe al grupa uzado.
Kreodato:2005-07-08 19:16:35
Lasta redakto:2005-07-08 19:16:35
Montroj:39309
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; Mezuma noto: 0; | Aldoni propran opinion

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.