Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Metodo 11
Subtitolo:Espéranto

La langue internationale
Eldonejo:Esperanto - France, 2001.
ISBN:2-9507376-3-3
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):lernolibro
Nivelo:A1, A2
Celgrupo:nacilingva
Aĝgrupo:nedifinita
Aĉeteblo:UEA: 15,00 kun kasedo EUR (sen varimposto)
FEL: 5,36 sen kasedo EUR (inkl. la varimposton)
Lingvo(j):franca
Nia opinio:La libreto (laŭ miaj informoj delonge sukcesa lernilo en Francio) enhavas 11 + unu kroman lecionojn. La strukturo de la lecionoj estas la sekva: bildstrio pri la enhavo, teksto en dialoga formo, ekzercoj; respondigaj pri la enhavo de la teksto kaj individuigaj demandoj, mallongaj kompletiga kaj tradukiga ekzercoj, paroligaj ekzercoj laŭ donitaj modeloj por enkapigi utilajn strukturojn. En la sekva parto venas mallonga gramatika skemo, dulingva vortolisto kaj iom pli longa, plejparte franclingva gramatika klarigo kun ekzemploj. La tesktoj estas simplaj, kelkfoje banalaj kaj iom artefaritaj. La rolantoj estas la samaj; junaj geamikoj kaj temas pri ilia ĉiutaga vivo: studoj, amikiĝo, ferioj, aĉetoj, ktp. La kroma leciono estas modelletero por inicii internacian korespondadon. La vortostoko estas ĉerpita el la 500 plej ofte uzataj radikoj. La gradigo de la lernomaterialoj estas proporcia kaj laŭŝtupa. Kelkfoje strangas la vicordo de la traktataj elementoj (Ekz.: refleksivo jam en la 2a leciono, sed la bazaj salutformoj nur en la 7a.) La memstudantojn verŝajne malhelpos la manko de solvoj por la ekzercoj, sed certe helpos la librofinaj dudirekta vortolisto kaj la resuma gramatika apendico. La prilaboron de la lecionoj ni konsilas fari ne en la sinsekvo de la eroj, sed unue pritrakti la gramatikaĵojn, ja la antaŭe donitaj ekzercoj jam enkalkulas la konon de la poste klarigitaj gramatikaj eroj. La akompana kasedo prefere ne estu referenco pri la modela prononco kaj parolmaniero de Esperanto. La rolantoj elparolas la tekstojn laŭsilabe kvazaŭ ili estus maŝinoj kaj tro kantante kio donas pri la lingvo falsan bildon.Fininte tiun ĉi metodon daŭrigu la studojn pere de Metodo 12.
Jen la ligo al la prezento de la nova versio.
Kreodato:2005-07-08 19:16:35
Lasta redakto:2019-01-22 20:40:18
Montroj:31869
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 2; Mezuma noto: 3.5; | Aldoni propran opinion

2.
axel584 je 2018-02-05 15:06:13    

Nova eldono de tiu metodo aperis en januaro 2018 : https://metodo11.esperanto-france.org/

1.
axel584 je 2012-08-16 21:38:41    

Tiu libro aspektas malnova pro la nekolorigitaj bildoj, tamen la bildoj kiuj prezentas la tekstojn estas riĉaj je detaloj kaj estas bona bazo por paroligi la lernantojn.
Alia bona punkto estas ke tiu libro kostas malmulte. Tamen, de kelkaj jaroj, ekzistas pli bonaj libroj.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.