Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Metodo 12
Subtitolo:Espéranto
La langue internationale
Eldonejo:Esperanto - France.
ISBN:2-9507376-2-5
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):lernolibro
Nivelo:B2
Celgrupo:nacilingva
Aĝgrupo:nedifinita
Aĉeteblo:UEA: 18,00 kun kasedo EUR (sen varimposto)
FEL: 5,60 sen kasedo EUR (inkl. la varimposton)
Lingvo(j):franca
Nia opinio:La materialo estas daŭrigo de Metodo 11 kaj servas por plia profundigo de la konoj, praktikigo de la vortostoko kaj alproprigo de pli larĝaj strukturoj. La ne tro ampleksa kaj facile ellernebla vort-provizo prilaborigas ĉiutagajn temojn, ĉefe rilate vojaĝon kaj esperantumadon. La strukturo de la lecionoj: teksto, vortolisto (dulingva), prezento de gramatikaĵoj, demandoj pri la teksto; paroligaj ekzercoj kun modelaj frazoj. En la parto « Iom da gramatiko » troveblas klarigo pri kelkaj reguloj. La dua parto de la libro vicigas kompletigajn lecionojn, konstruitajn ĉirkaŭ komunik-temoj (vidu la detalan enhavliston sekvontpaĝe) en la formo: dulingva vortolisto, tradukigo de vortoj, aliaj ekzercoj : tradukaj, kompletigaj. La libreton ni konsilas por ĉeesta engrupa lernado aŭ por koresponda kurso, ja pro la manko de sufiĉaj ekzercoj (kaj de solvoj por la ekzistantaj) necesas instruista gvidado. La tekstoj ĝenerale estas bonaj, interesaj kaj vivaj, vigligas ilin ilustraĵoj ' kvankam kun ne ĉie facile divenebla enhavo. La materialo modele prezentas la uzon de la internacia lingvo kaj ties avantaĝojn.
Kreodato:2005-07-08 19:16:35
Lasta redakto:2016-01-19 20:59:04
Montroj:31689
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 1; Mezuma noto: 3; | Aldoni propran opinion

1.
Marc je 2021-07-16 20:21:21    

Tiu tre malnova lernolibro bezonus renovigon kompareblan al tiu de la metodo 11. Malfacilas diri kiun grupon celas tiu libro kiu ne tute taŭgas al plenkreskuloj, nek al infanoj. La ĉefa rakonto estas interesa kaj instigas scivolemon pri la sekvo.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.